• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-19 08:16:38    
Alan Garcia gajnis venkon en perua prezidenta elektado

cri

Laŭ la rezulto de la lasta statistiko publikigita de la perua tutlanda elekta oficejo en la 13-a de junio, Alan Garcia, kandidato de la partio Aprista Peruano, ricevis 52,6% de la balotiloj kaj gajnis venkon en la ĝenerala elektado de Peruo. En la 28-a de julio li ĵuros sian enposteniĝon kiel la nova prezidento de Peruo.

Alan Garcia naskiĝis en iu mezklasa familio de Peruo en la 23-a de majo, 1949. Li studis sinsekve en la Katolikisma Universitato de Limao kaj la Universitato de San-Marko. Post tio Alan Garcia iris al Hispanio, Francio, Britio kaj Nederlando por pluapaŝa studado kaj akiris la doktorecon de juroscienco kaj doktorecon de sociologio. En 1976 li revenis al la patrolando kaj aliĝis al la partio Aprista Peruano. Tiel li komencis sian politikistan karieron.

En 1982 Alan Garcia elektiĝis kiel la ĝenerala sekretario de la partio Aprista Peruano. En la ĝenerala elektado de Peruo okazinta en 1985, la partio Aprista Peruano gajnis venkon kaj 36-jara Alan Garcia elektiĝis kiel prezidento. Tiam li estis la plej juna prezidento en la latin-amerikaj landoj.

En sia regado dum 5 jaroj de la 80-aj jaroj, Alan Garcia prenis la ekonomiajn politikojn pri plivastigo de konsumado kaj instigo al produktado kaj proklamis, ke la sumo de ŝuldopago estu limigita en 10% de la eksporta enspezo. Danke al tiuj politikoj la ekonomio de Peruo rapide releviĝis. En 1986 kaj 1987, la ekonomia kreska rapido de Peruo respektive atingis 8,9% kaj 6,7%. Tamen de la lasta duono de la jaro 1986, la perua ekonomio draste malboniĝis. La inflacio iam atingis 7 600% kaj la viv-nivelo de la popolanoj senĉese falis.

Kun la rapida falado de la perua ekonomio, ankaŭ la politika renomo de Alan Garcia draste falis. En junio de 1986, la membroj de la gerilo Sendero Luminoso, malliberigitaj en 3 prizonoj de Limao, organizis malliberigitojn preni ostaĝojn, postulante, ke la registaro agnosku ĝian politikan pozicion kaj plibonigu la vivkondiĉojn en prizono. Alan Garcia sendis armeon al la prizonoj por "restarigi ordon". La armeanoj kaj policanoj pafmortigis centojn da malliberigitoj. Tio fariĝis la plej disputita evento en la regado de Alan Garcia. En 1987 Alan Garcia faris ŝtatigon al privataj bankoj kaj renkontis furiozajn oponon kaj reziston de la financa kaj entreprenista rondoj. Krome, por praktiki siajn politikajn kaj ekonomiajn politikojn, Alan Garcia plurfoje reformis la kabineton.

La triumfo de Alan Garcia en ĉi-foja prezidenta elektado alfrontigos lin al la defio en aliaj 5 jaroj. En la kampanjo por la elektado, li iam esprimis, ke li jam konsciis pri siaj eraroj en la pasinteco kaj havas la kapablon por reĝustigi ilin.