• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-29 14:25:10    
Robert Zoellick aliĝos al korporacio Goldman Sachs

cri

La 19-an de junio, Robert Zoellick, usona ŝtata vicsekretario, oficiale deklaris rezigni la oficon. Li aliĝos al fama investa banko, la korporacio Goldman Sachs. En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento li servis kiel altranga konsilisto de tiu ĉi korporacio. Servante kiel usona ŝtata vicsekretario, Robert Zoellick sin dediĉis al disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj faris klopodon por akceli interkonadon kaj interkonfidon inter la du landoj.

En 1953 Robert Zoellick naskiĝis en Naperville de la usona ŝtato Ilinojso. Li diplomiĝis de la kolegio Swarthmore en 1975. Ses jarojn poste li ricevis de la Harvarda Universitato magistrecon pri publika politiko kaj poste doktorecon pri juro. En 1985 li enoficiĝis kiel leĝa konsilisto en la usona Financa Departemento kaj debutis sur la politika scenejo. En tiu ĉi periodo li gajnis fidon de James Baker, la tiama ŝtata financa sekretario. Poste li prosperis en sia kariero.

En 1989, post kiam George Herbert Walker Bush enoficiĝis kiel usona prezidento, James Baker portis la oficon de ŝtata sekretario, dum Robert Zoellick okupis plurajn postenojn en la Ŝtata Derpartemento. Li estis unu el la plej gravaj privataj konsilistoj de George Herbert Walker Bush, kaj bone rilatis kun la familio Bush. En tiu ĉi periodo li estis tre okupita. Flugante inter diversaj landoj, li klopodis por realigi la usonan strategion pri tutmonda ekonomio. En la fondo de la Monda Komerca Organizo, kiel la unua delegito de la registaro de George Herbert Walker Bush, li ĉeestis al intertraktado. Li lanĉis Akordon de la Domo Blair, kiu rompis stagnon en traktado de la urugvaja raŭndo inter Usono kaj Eŭropo pri komerco de agrikulturaj produktaĵoj. En la jaroj 1991 kaj 1992, kiel la ŝlosila persono de la intertraktado de Monda Komerca Organizo, li ĉeestis al la pinta konferenco de la tiama 7-landa Grupo, kaj interkonsiliĝis kun diverslandaj estroj pri koncernaj problemoj de la organizo.

Post eksiĝo de George Herbert Walker Bush, li sin turnis al komerca rondo. En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento li servis kiel altranga konsilisto de la korporacio Goldman Sachs.

Antaŭ pli ol 10 jaroj, kiam George Walker Bush servis kiel estro de la usona ŝtato Teksaso, Robert Zoellick estis lia grava konsilisto, kaj faris grandan meriton por lia enoficiĝo kiel la usona prezidento. Januare de 2001, li estis nomumita de Bush kiel komerca delegito de Usono. Sur tiu ĉi posteno li responsis rekte al prezidento Bush pri ĉiuj agoj de Usono en la Monda Komerca Organizo. Pro la granda kontribuo li gajnis la titolon Komerca Caro. En la servdaŭro li plenumis la intertraktadon pri la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo. Januare de 2005, organizante la kabineton de la 2-a servdaŭro, prezidento Bush kandidatigis lin por la ofico de ŝtata konstanta vicsekretario.