• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-14 08:32:32    
Japana eksĉefministro Hashimoto Ryutaro forpasis (foto)

cri

La 1-an de julio, 2006, japana eksĉefministro Hashimoto Ryutaro forpasis en iu hospitalo de Tokio, en la aĝo de 69 jaroj.

En la 29-a de julio, 1937, Hashimoto Ryutaro naskiĝis en Tokio. Li estis la plej aĝa filo de Hashimoto Ryogo. Hashimoto Ryogo iam servis kiel ministro pri edukado kaj ministro pri sano kaj bonstatigo en la kabineto de ĉefministro Nobusuke Kishi.

Hashimoto Ryutaro diplomiĝis el la Fakultato de Leĝo de la Universitato Keio en 1960. En 1963, lia patro Hashimoto Ryogo forpasis, kaj li heredis la politikan karieron. En la sama jaro li estis unuafoje elektita kiel membro de la japana Ĉambro de Reprezentantoj. Post tio li estis reelektita pli ol 10 fojojn sinsekve kiel reprezentanto de la Ĉambro. En decembro de 1978, Hashimoto Ryutaro unuafoje eniris la japanan kabineton kaj fariĝis ministro pri sano kaj bonstatigo. Li fariĝis, en 1986, ministro pri trafiko kaj, en 1989, ministro pri financo. En 1994 li servis kiel ministro pri internacia komerco kaj industrio.

En 1994, kiel ministro pri internacia komerco kaj industrio en la kabineto de ĉefministro Tomiichi Murayama, li gvidis la intertraktadon pri komercaj diverĝoj inter Japanio kaj Usono. Li estis titolita de la usonaj rivaloj kiel "necedemulo" pro sia necedema starpunkto.

Ankaŭ en la Liberala Demokratia Partio, Hashimoto Ryutaro havis tre glatan karieron. En 1989, li ekprenis la postenon de la ĝenerala sekretario de la Liberala Demokratia Partio. En 1993, li estis nomumita kiel prezidanto de la Esplora Komisiono de Fundamentaj Politikoj pri la Medio de la Liberala Demokratia Partio. En septembro de 1995, li venkis sian rivalon Koizumi Junichiro kaj elektiĝis kiel prezidanto de la Liberala Demokratia Partio. Tamen tiam la Liberala Demokratia Partio estis nereganta partio.

Post kiam Tomiichi Murayama foriris de sia ĉefministreco en januaro de 1996, Hashimoto Ryutaro estis elektita kiel la 82-a ĉefministro de Japanio. Dum 2 kaj duona jaroj, estante ĉefministro, Hashimoto Ryutaro dediĉis sian energion al "6 grandaj reformoj", kiaj en administrado, financo kaj ekonomio.

En julio de 1998, la Liberala Demokratia Partio suferis grandan fiaskon en la elektado de la Senato kaj Hashimoto demisiis de sia ĉefministreco.

Hashimoto Ryutaro kaj lia edzino Kumiko havas du filojn kaj tri filinojn.