• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-19 17:19:19    
Jose Ramos-Horta – nova ĉefministro de Orienta Timoro

cri

La 8-an de julio en la ĉefurbo Dilio, prezidento de Orienta Timoro Xanana Gusmao proklamis, ke la eksa ministro pri eksteraj aferoj kaj kunlaborado kaj ministro pri nacidefendo de Orienta Timoro, Nobel-premiito pri paco en la jaro 1996 Jose Ramos-Horta estis nomumita kiel nova ĉefministro de la registaro de Orienta Timoro.

En la 26-a de decembro, 1949, Jose Ramos-Horta naskiĝis en Dilio. Junece li studis en katolika eklezia lernejo.

En 1969, Jose Ramos-Horta fariĝis raportisto en radio kaj televizio de Orienta Timoro. Tiam Orienta Timoro ankoraŭ estis kolonio de Portugalio kaj li aktive partoprenis en la sendependiga agado de Orienta Timoro. En 1970 kaj 1971 li estis ekzilita de la portugala instanco al Mozambiko.

En 1975, la portugala registaro permesis al Orienta Timoro okazigi plebisciton. La Sendependa Revolucia Fronto de Orienta Timoro pledanta por sendependeco, la Demokratia Unio pledanta por teni rilatojn kun Portugalio kaj la Popola Demokratia Asocio pledanta por unuiĝo kun Indonezio, pro malsamaj politikoj, eksplodigis militon inter si. En la 28-a de novembro, 1975, la Sendependa Revolucia Fronto solflanke proklamis la sendependiĝon de Orienta Timoro kaj fondis Demokratian Respublikon de Orienta Timoro. Jose Ramos-Horta estis nomumita kiel ministro pri eksteraj aferoj kaj ĵurnalismo. En decembro de la sama jaro, Indonezio sendis armeon al Orienta Timoro kaj, en 1976, proklamis, ke Orienta Timoro estas la 27-a provinco de Indonezio.

Ĝuste kelkajn tagojn antaŭ la invado de la indonezia armeo al Orienta Timoro, Jose Ramos-Horta forlasis la landon kaj venis al la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko. Kiel transmara delegito de Orienta Timoro, 26-jara Jose Ramos-Horta fariĝis la plej juna politikisto, kiu faris parolon en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Sub la klopodado de Jose Ramos-Horta kaj aliaj personoj, Unuiĝintaj Nacioj pasigis la rezolucion, kiu postulas, ke Indonezio retiru sian armeon el Orienta Timoro kaj redonu la memdecidan rajton al la popolo de Orienta Timoro.

De 1975 ĝis 1985, Jose Ramos-Horta estis la konstanta delegito de la Sendependa Revolucia Fronto de Orienta Timoro en Unuiĝintaj Nacioj kaj klopodis por antaŭenpuŝi pacan projekton celantan fini la militan kaoson en Orienta Timoro.

En oktobro de 1996, Jose Ramos-Horta gajnis la Nobel-premion pri paco.

En aprilo de 1998, Jose Ramos-Horta estis elektita kiel vicprezidanto de la tutlanda komitato de la rezista movado de Orienta Timoro kaj fariĝis la persona reprezentanto de Xanana Gusmao, gvidanto de la sendependa movado de Orienta Timoro.

En majo de 2002, oficiale fondiĝis Demokratia Respubliko de Orienta Timoro kaj Jose Ramos-Horta fariĝis ministro pri eksteraj aferoj kaj kunlaborado de la nova ŝtato.

Nuntempe Jose Ramos-Horta ankaŭ estas unu el la kandidatoj por la ĝenerela sekretarieco de Unuiĝintaj Nacioj rekomenditaj de aziaj landoj.