• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-03 16:40:21    
Facila metroo en Vaŝingtono

cri

Karaj amikoj, oni diras, ke en sia vojaĝo al la usona ĉefurbo Vaŝingtono, oni devas viziti la vidindaĵojn kun politika signifo, kiaj Blanda Domo kaj Kapitol-Monto, kaj iujn famajn muzeojn en la urbo, kaj ankaŭ la sufiĉe evoluintan metroan sistemon.

Racia projekto pri linioj

Metroo de Vaŝingtono estas ĉefa konsistiga parto de la publika trafikado de la urbo. En la 50-aj jaroj de la lasta jarcento Vaŝingtono ekplanis konstrui metroon kaj la konstruado komenciĝis en la jaro 1969. la unuaperioda metroo ekfunkciis en trafikado en la jaro 1976. La nuna metroa sistemo de Vaŝingtono longas je 170 kilometroj, kun 86 stacioj. Ĝi ankaŭ ligiĝas kun tiuj de la apudaj ŝtatoj Virginio kaj Marilando, kaj ĉiutage transportas pasaĝerojn je 750 miloj da homfojoj; dum la loĝantaro de Vaŝingtono nombriĝas nur je 600 miloj. Iuj pasaĝeroj veturas de apudaj regionoj, kaj plimultaj aliaj estas alilokaj aŭ fremdlandaj.

Laŭ konigo de la Metropola Trafika Buroo de Vaŝingtono, unu el la gravaj karakterizoj de la vaŝingtona metroa sistemo estas: la kvin linioj radias de la urba centro al antaŭurboj kaj interligas la kvartalojn kaj antaŭurbojn kaj tiel oportunigas la loĝantojn.

Plej multaj federaciaj oficistoj, kiuj laboras en Vaŝingtono, loĝas ne en kvartaloj sed en antaŭurboj. Ĉiutage ili veturas inter la antaŭurboj kaj kvartaloj. La projekto de la metroa sistemo ja ege kontentigas ilian realan bezonadon. En la kvartaloj parkado ege malfacilas kaj la kosto ege altas; sed la metroa sistemo povas atingi preskaŭ ĉiujn lokojn. Pro ĉio ĉi, la plej bona linio al la kvartaloj estas neniu alia ol metroo.

Fleksebla funkcia tempo

Krom tio, ke en projektado oni konsideris la rilatojn inter la antaŭurboj kaj kvartaloj, ankaŭ estas fleksebla la funkcia tempo de la metroa sistemo de Vaŝingtono. Tio kaj kontentigas bezonadon de pasaĝeroj, kaj ne alportas malŝparon. De lundo ĝis ĵaŭdo la metroa sistemo funkcias de la kvina matene ĝis la 24-a nokte. En vendredo kaj sabato oni ne iros al laboro en la sekva tago, kaj tiel iras hejmen relative pli malfrue. La metroo do fermiĝas je la 3-a frumatene. En sabato oni ellitiĝas ĝenerale malfrue, la metroo ekfunkcias je la 7-a matene, tamen en dimanĉo funkcias de la 7-a matene ĝis la 24-a nokte, ĉar oni laboros en la sekva tago.

Tio estas aparte aprobata de la lokanoj. Sinjoro Joseph, 24-jara, loĝas en antaŭurbo kaj laboras en iu drinkejo en homplena kvartalo. Pro la aparteco de la laboro li tre malfrue iras hejmen semajnfine. Li ne havas propran limuzinon, do povas veturi per publika trafikado. Li ege kontentas pri la metroa sistemo de Vaŝingtono. Li diris: "Ĝi estas tre fidinda kaj sufiĉe bona. Precipe ĉe semajnfino ĝia lasta kurso funkcias ĝis la 3-a frumatene. Tio multe min helpas. Mi ofte malfrue foriras de mia laboro, tamen ankoraŭ povas ĝui tre oportunan trafikadon. Aparte menciidas, ke mi ne posedas mian propran limuzinon, se mi veturas per taksio, tio bezonas 15 usonajn dolarojn, sed per metroo nur 2. Ja estas ege oportune!"

Prezoj varias

Rilate al la prezo de bileto, la vaŝingtona metroo aplikas ankaŭ flekseblan metodon. Ju pli longas la veturado, des pli kostas la bileto; ankaŭ en ĉeftempoj matena kaj nokta la bileto estas relative multekosta ol tiu en aliaj tempoj. Cetere, la prezo de bileto estas relative malalta por maljunuloj kaj tiuj kiuj ĝuas malaltan vivgarantion.

Sinjoro Sheppard, pli ol 50-jaraĝa, laboras en la usona Departemento pri Komerco. Lastatempe li transloĝiĝis al loĝkvartalo Kristalo en apuda Arlington por veturi per la facila metroo. Li multe preferas veturi per la facila metroo ol memstirado. Ĉar la veturado ja estas tre malmultekosta.

Ne perfekta

Oni konigis, ke por pli bone servi al pasaĝeroj, la Metropola Trafika Buroo de Vaŝingtono fondis retejon. La pasaĝeroj povas en ĝi trovi la bezonatajn informojn, ekzemple, mapo de metroo, konsulto pri bileta prezo kaj aĉeto de bileto. La retejo ankaŭ donas helpon al pasaĝeroj por projekti la plej bonan linion. Pasaĝero enŝutas startpunkton kaj cellokon, komputilo do aŭtomate projektas por li la plej bonan linion. Eĉ pli surprizas, ke la retejo montriĝas en versioj de ses fremdaj lingvoj, inkluzive de la ĉina lingvo. Evidente, tio estas pretigita por alilandaj vojaĝantoj.

Kompreneble, la metroa sistemo de Vaŝingtono ankoraŭ ne estas perfekta. Iu pasaĝero kritikis en ĉeloka metroa forumo, ke la haloj de ĉiuj stacioj de la metroa sistemo de Vaŝingtono estas tute similaj en projektado. Ja estas monotone. Dum en la kanada urbo Montrealo, kie loĝas la pasaĝero, la stacioj sin karakterizas diversastile. Oni kritikas ankaŭ, ke la metroaj stacioj en Vaŝingtono ankoraŭ ne estas multaj. En Vaŝingtono oni devas iri longe por trovi enirejon de metroo. Tamen laŭ la ĝenerala stato plimultaj pasaĝeroj senavare donas sian laŭdon al la metroa sistemo de Vaŝingtono kaj opinias ĝin kaj oportuna kaj malmultekosta kaj efika.