• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-04 15:42:38    
Margaret Chan konkuras pri posteno de ĝenerala direktoro de MOS(foto)

cri

Antaŭ ne longe, Liu Jianchao, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj anoncis, ke la ĉina registaro decidis rekomendi sinjorinon Margaret Chan, ĝeneralan direktoron asistantan de la Monda Organizo pri Sano, respondan pri infektaj malsanoj, En la 22-a de majo, Lee Jong-Wook, la eksa ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano forpasis pro malsano. La organizo decidis elekti novan ĝeneralan direktoron en novembro de la kuranta jaro.

Liu Jianchao diris, ke sinjorino Margaret Chan servis multajn jarojn en la registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio, kaj estis la 1-a virina ĉefo de la Hongkong-a Administracio pri Sano. En 2003 ŝi ekservis en la Monda Organizo pri Sano kiel funkciulo responda pri preventado kontraŭ infektaj malsanoj kaj akiris rimarkindan atingon en tiu ĉi posteno. Sinjorino Margaret Chan estas lerta en la profesio pri administro de publika higieno kaj bone konas regularon de la Monda Organizo pri Sano. Ŝi havas profundan konon kaj prudentan juĝon pri defio kaj ŝanco, kiujn alfrontas la higiena afero de la mondo, kaj ankaŭ sisteman kaj maturan konsideron pri disvolviĝo de la Monda Organizo pri Sano. Ni estas konvinkitaj, ke se ŝi enoficiĝos kiel la ĝenerala direktoro, tio helpos al la organizo ludi pli pozitivan rolon.

Rilate al la decido de la ĉina registaro, hongkong-anoj ĝenerale opinias, ke tiu decido havas neordinaran signifon kaj montris laŭdon kaj atenton de la centra registaro al la transcenda talento kaj sindediĉa spirito de hongkong-anoj; kun la paca leviĝo de Ĉinio, la centra registaro pli alte taksos kaj rekomendos eminentajn talentulojn de Hongkong.

La hongkong-a ĵurnalo Wenhuibao komentis, ke kiel hongkong-a indiĝeno, sinjorino Margaret Chan ricevis rekomendon de la centra registaro por kandidati al grava posteno de internacia organizo, tio montris atenton de la centra registaro al Hongkong kaj ankaŭ tion, ke en la praktikado de la politiko pri unu lando kun du sistemoj, hongkong-anoj povas ne nur partopreni en administrado pri ŝtataj aferoj kaj servi sur postenoj de gravaj ŝtataj institucioj, sed ankaŭ konkuri pri grava ofico de internacia organizo rekomendite de la centra registaro kaj ludi gravan rolon en internaciaj aferoj, en kiuj Ĉinio partoprenas.

En 2003, kiam Hongkong suferis de SARSO, sinjorino Margaret Chan servis kiel la ĉefo de la Hongkong-a Administracio pri Sano. En la batalo kontraŭ SARSO ŝi montris decidemon kaj diskretan prudenton, tio helpis al ŝi gajni internacian reputacion. La spertoj kontraŭ birdgripo kaj SARSO sukcesigis ŝin surposteniĝi kiel ĉefo de la programo kontraŭ infektaj malsanoj de la Monda Organizo pri Sano.