• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-09 16:30:56    
Sporta diplomato—He Zhenliang (foto)

cri
Li estas elstara diplomato, motoro de la ĉina olimpika movado kaj atestanto de la rilatoj inter la nova Ĉinio kaj Internacia Olimpika Komitato. Kiel legenda persono, li partoprenis preskaŭ ĉiujn gravajn eventojn, okazintajn inter la nova Ĉinio kaj internaciaj sportaj organizoj kaj spertis sennombrajn gravajn momentojn. En la 13-a de julio de 2001, sinjoro He Zhenliang fine realigis la plej grandan aspiron en sia vivo: Pekino sukcesis en konkuro pri gastigo de la olimpiko de 2008. Antaŭ nelonge raportisto vizitis sinjoron He Zhenliang. La hejmo estas tre modesta same kiel lia konduto. Post kiam Pekino sukcesis en la konkuro pri gastigo de la olimpiko, sinjoro He Zhenliang iom post iom foriris el la atento de amaskomunikiloj, tamen li ankoraŭ energie laboras por la olimpika movado. Nun li ne estas agada komitatano de la Internacia Olimpika Komitato, sed servas ankoraŭ kiel prezidanto de Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato pri Kultura kaj Olimpika Eduko kaj kiel la honora prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato.

La 13-an de julio de 2001 en Moskvo, sinjoro He Zhenliang faris la parolon restontan eterne en la historio: "Estimata sinjoro prezidanto, karaj komitatanoj, iu ajn elekto, kiun vi faros hodiaŭ, gravuriĝos en la historio, tamen estas la sola elekto, kiu povas krei la historion. Elektante Pekinon, vi 1-afoje en la olimpika historio alportos olimpikon al la lando, en kiu estas kvinono de la monda loĝantaro, kaj pli ol miliardo da loĝantoj havos la ŝancon servi al la olimpika movado per siaj kreivo kaj sindonemo. Se vi donos al Pekino la honoron okazigi la olimpikon de 2008, mi estas certa, ke post 7 jaroj en Pekino vi fieros pro la hodiaŭa decido". Vespere de la 13-a de julio, 2001 en Moskvo okazis voĉdonado. Ĉeesto de la ĉina delegacio vidigis fiziknomion de nova Pekino al la komitatanoj kaj miliardoj da televidantoj de la tuta mondo.

Sinjoro He Zhenliang okupiĝis pri sporta afero en 46 jaroj, en kiuj ĉina sporto marŝis al la mondo kaj Ĉinio peticiis okazigon de olimpiko. Li ludas la rolon de sporta diplomato kaj estas simbolanto de ĉinoj aspirantaj olimpikon. Rememorante sian profesian vojon, li estis profunde kortuŝita. Li ne opinias, ke li kontribuis por gastigi olimpikon ĉiutage en la 46 jaroj, tamen ĉinoj kompakte ligis lin kun la vojo al olimpiko. En 1993 Ĉinio 1-afoje peticiis okazigon de olimpiko, tamen ne sukcesis. 8 jarojn poste Ĉinio fine realigis la revon. Vespere de la 13-a de julio de 2001, sinjoro He Zhenliang ploris pro la sukceso. Por realigi tiun ĉi revon, li energie klopodis kaj verkis senmortan legendon. Parolante pri la profesia vojo, li diris, ke la plej neforgesebla palpsento estas tio, "malpotencoj ne havas diplomation". Li diris, ke antaŭ la jaro 1979 al ni estis tre malfacile. Laŭ miaj spertoj, diferencoj el la 2-fojaj peticiadoj pri olimpiko spegulas progreson de nia lando. En la jaro 2001 Pekino estis pli memfida ol antaŭe." Li bone memoras sincerajn vortojn, kiujn iu el la komitatanoj diris al li post kiam Pekino sukcesis, "Antaŭe mi balotis por Sidnejo anstataŭ por Pekino, la ĉefa kaŭzo kuŝas en tio, ke pro disfalo de eŭropaj socialismaj landoj oni timis pri la estonteco de Ĉinio. Sed ĉi-foje mi balotis por Pekino." Sinjoro He Zhenliang diris, ke parto de la komitatanoj havis saman starpunkton, tio atestas, ke stabileco kaj disvolviĝo de Ĉinio influas la mondon.

Nun sinjoro He Zhenliang ne plu veturas same kiel antaŭe al diversaj partoj de la mondo. Li hejme plenumas multajn laborojn de la Internacia Olimpika Komitato. Pro tempa diferenco la komunikado kun la stabejo de la Internacia Olimpika Komitato ofte okazas nokte kaj lia hejmo servas ankaŭ kiel la oficejo. Krome, li estas ankaŭ konsilanto de la Organiza Komitato de la Pekina Olimpiko kaj lekcias kiel profesoro en pluraj universitatoj.