• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-10 15:43:42    
Evoluinta kaj facila metroo en Meksiko

cri
La meksikia ĉefurbo Meksiko estas unu el la metropoloj kun relative multa loĝantaro en la mondo. Estas pli ol 20 milionoj da loĝantoj en Granda Meksiko el la federacia kvartalo kaj periferiaj regionoj. Pro multega loĝantaro, nelarĝaj stratoj kaj proksimume 6 milionoj da diversspecaj veturiloj, la trafikado en Meksiko estas tre malfacila. Ne estas stranga la unu-du-hora ŝtopiĝado en stirado. Tamen plimultaj ordinaraj urbanoj ne tre ĉagreniĝas pro sia eksterdoma vojado, ĉar en la urbo estas tre evoluinta metroa reto.

La unua subtera fervojo de Meksiko ekkonstruiĝis en la jaro 1967. En la sekvaj pli ol 30 jaroj, la meksika metroo ege rapide disvolviĝis. La nuna metroo de Meksiko kun 11 linioj kaj 175 stacioj jam posedas ampleksan reton, malofte troveblan en evolulandoj. La funkcia linio longas 202 kilometrojn kaj ĉiutage 4,5 milionoj da pasaĝeroj veturas per metroo. Pro tiuj ciferoj, la meksika metroo neniom paliĝas kompare kun tiuj en urbegoj de Usono, Francio kaj aliaj evoluintaj landoj. La nuna metroa sistemo jam estas sufiĉe densa en la urba centro kaj diversaj linioj radias al malsamaj direktoj. Laŭ la projektado de la metroa administracio, en la estonta konstruado oni antaŭ ĉio konsideros interligon de diversaj linioj ekster la urba centro por oportunigi ŝanĝon de veturlinioj. En funkciado, la meksika metroo plene konsideras la faktoron de nombro de pasaĝeroj. Ĉiu trajno konsistas el ses ĝis naŭ vagonoj kaj ĉiu vagono veturigas 170 pasaĝerojn. Sur la trunkaj linioj, en la ĉefa tempo ĉiu trajno sekvas la alian post minuto kaj 55 sekundoj, en la neĉefa tempo post du minutoj kaj 25 sekundoj. Pro tiuj rimedoj la trajnoj ne estas tro ŝarĝitaj kaj la pasaĝeroj povas ĝustatempe envagoniĝi.

La bileta prezo de la meksika metroo ĉiam estas malalta de post ekfunkcio de la metroo. Unu bileto kostas je du pesoj. Aĉetinte bileton, pasaĝero povas ŝanĝi trajnon laŭplaĉe, se li ne elstaciiĝas. Laŭ konigo, fakte la meznombra kosto por unu pasaĝero estas proksimume kvin pesoj; la magistrato pagas la ekstran sumon. Tial, la magistrato ĉiujare donas subvencion al la metroo 5 miliardojn da pesoj. Krome, laŭ difino de la magistrato, maljunuloj pli-ol-60-jaraj, infanoj malpli-ol-5-jaraj kaj iuj handikapuloj povas veturi per metroo senpage. Ĉio ĉi celas, ke pli da personoj ĝuu la oportunigan servadon de la metroo. La bazaj instalaĵoj de la meksika metroo estas relative simplaj, tamen la urbanoj ne tro tion atentas, ĉar finfine dirite, plej gravas la rapida kaj malmultekosta trafika servado.

Multaj sinceraj servoj en la meksika metroo estas neforgeseblaj. La linioj sin diferencigas per malsamaj koloroj, ekzemple, la linio n. 3 estas verda, la linio 9, kafokolora, la linio 7 oranĝa. Ĉiu stacio havas delikate projektitan bildon kiel sian simbolon, ekzemple, animala kaj vegetala figuro, miniaturo de fama konstruaĵo kaj kapa portreto de famaj personoj en la historio. Ĉiuj ĉi tiuj bildoj kompakte rilatas al la nomoj de la stacioj. Ekvidinte la bildon, oni jam scias, kie li troviĝas. Tio ege oportunigas la alilokajn kaj eksterlandajn pasaĝerojn kaj samtempe donas artan nuancon al la haloj de la stacioj. Ĉiu trajno de la meksika metroo posedas vagonon speciale por virinoj kaj malpli-ol-12-jaraj infanoj. De la lasta junio la meksika metroo prezentas al ĉiuj pasaĝeroj servadon de reŝarĝebla karto. Tio mallongigas la tempon de pasaĝeroj por aĉeti bileton dum ĉefa tempodaŭro.