• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-18 17:13:00    
Fidel Castro—legenda figuro de Kubo (foto)

cri

 Fidel Castro servas kiel la unua prezidanto de la Komunista Partio de Kubo, ĝenerala komandanto de la Revolucia Armita Forto, prezidanto de la Ŝtata Konsilio kaj tiu de la Konsilio de Ministroj. Ĉirkaŭrigardante la nunan mondon, estas tre malmultaj ŝtatestroj, kiuj estas ĉiam subtenataj de siaj loĝantoj kaj atentataj de la internacia socio, tamen Fidel Castro estas ĝuste unu el ili. Li gvidas Kubon, kiu kun 12 milionoj da loĝantoj delonge kontraŭstaras al la potenca najbaro, Usono kun 250 milionoj da loĝantoj. Li iam diris, ke li apartenas al la pasinta jarcento, tamen li ankoraŭ aktivas sur la internacia tereno de la nova jarcento kaj forte alvokas en diversaj okazoj. Li sin montris saĝa kaj kuraĝa en la batalo kontraŭ hegemonio por defendi nacian sendependecon kaj gajnis admiron de diversaj popoloj, precipe de latinamerikaj popoloj. Abrupta malsaniĝo de tiu ĉi ŝtatestro, kiu servas sur la posteno dum 47 jaroj, maltrankviligis la kuban popolon. En Kubo vidiĝas okulfrapaj sloganoj sur konstruaĵoj: "Ne probleme, Fidel Castro vivos ankoraŭ 80 jarojn!"

La 13-an de aŭgusto de 1926 Fidel Castro naskiĝis en bienula familio. De la infanaĝo li konscias justecon. En la aĝo de 13 jaroj li instigis kaj organizis strikon kontraŭ la bienula patro, kiu turmentis dungitojn, pro tio li suferis baton de la patro. En lernejo li indignis pro malbonaj manĝaĵoj de malriĉaj kunlernantoj kaj organizis ilin protesti kontraŭ la lernejo por egaleca traktado, pro tio li estis eksigita de la lernejo.

La 26-an de julio de 1953, Fidel Castro komandis ĉirkaŭ cent patriotajn junulojn ataki garnizonejon, troviĝantan en Moncada. Tiam li entreprenis sian ambicion preni regpotencon per milita ago. La atako surprizis la tutan landon. Tamen ili finfine malsukcesis pro malforto, kaj li estis arestita kaj verdikte malliberigita je 15 jaroj. En juĝejo li sin defendis, "Historio verdiktos min senkulpa". En defenda parolo li akuzis la diktatoran riĝmon kaj kruelan regadon de Batista kaj eksplikis ĉefan orientilon de kuba revolucio, tiel en la juĝejo li ĉeestis kvazaŭ akuzanto.

Por altiri subtenantojn, en la 7-a de majo de 1955 la riĝimo de Batista deklaris amneston. Post liberiĝo Fidel Castro rifuĝis al Meksikio kaj tie li fondis partion "la movado de 26-a de julio". La 1-an de januaro de 1959, la ribela armeo, komandata de li, avancis al Havano, kaj fondis novan ŝtatan regpotencon renversinte la diktatoran registaron. En 1965 fondiĝis la Komunista Partio de Kubo, Fidel Castro estis elektita kiel la unua prezidanto de la partio. En la pasintaj pli ol 40 jaroj, sub lia gvidado la kuba popolo faris malfacilegan batalon kontraŭ la ekonomia blokado de Usono kaj sin provis de la granda kolizio alportita el la disfalo de Sovetio kaj orienteŭropaj socialismaj landoj por defendi ŝtatan suverenecon. Nun la kuba popolo forte disvolvas ekonomion persistante iri sur la socialisma vojo.