• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-24 14:29:39    
Grigorii Yakovlevich Perelman rifuzis Fields-premion

cri

La 22-an de aŭgusto Internacia Konferenco de Matematikistoj decidis per la premio Fields honori la rusan matematikiston Grigorii Yakovlevich Perelman pro tio, ke li solvis la konjekton Poincare, unu el la 7 plej malfacilaj problemoj por la monda metematikista rondo en la 20-a jarcento. Laŭ raporto de rusaj amaskomunikiloj, same kiel onisupoze, Grigorii Yakovlevich Perelman ne ĉeestis al la ceremonio de la premio Fields, okazinta en Madrido, la ĉefurbo de Hinspanio, nek akceptis tiun ĉi premion. Oni ne povas kompreni lian strangan konduton.

La konjekto Poincare estis matematika problemo, elmetita de franca matematikisto kaj filozofo Henri Poincare en la jaro 1904 kaj rigardata de la matematikista rondo kiel jarcenta problemo pro malfacilaj kompreno kaj solvo. Simpla senco de tiu ĉi konjekto estas tio, ke ia ajn fermita tridimensia spaco estas tridimensia sfero, se en ties interno ĉiuj fermitaj kurblinioj povas kuntiriĝi kiel punkto.

Grigorii Yakovlevich Perelman ĝuas grandan reputacion en la rusa matematikista rondo. En 1966 li naskiĝis en Leningrado (la nuna Sankta Peterburgo). La gepatroj servis kiel ŝtataj oficistoj. Li iam lernis en la fama 239-a mezlernejo. En 1982 li kune kun la sovetia mezlernejana delegacio partoprenis en olimpika matemakita konkurso, okazinta en Budapesto. Sensuspekte li gajnis la oran premion kaj montris superan geniecon en matematiko. Pro sia eminenteco li ĝuis la plej altan Lenin- stipendio en universitato. Diplomiĝinte li daŭrigis la studadon kiel esplora studento en la metematika instituto Steklov de la Sankt-Peterburga Universitato. Poste li laboris en tiu ĉi instituto.

Rektoro de la 239-a mezlernejo de Sankta Peterburgo komentis, ke Grigorii Yakovlevich Perelman estas genio. Ŝi diris, "Tiam mi estis lia instruisto pri matematika kurso. Mi devas konfesi, ke tiam liaj scioj pri tiu ĉi scienco superis la miajn. Li ĉiam trankvile strebis en tiu ĉi kampo. Li estas modesta kaj pasie amas la patrujon. Talentaj kolegoj plejparte enoficiĝis eksterlande. Per sia talento li povas facile trovi laborpostenon en institutoj de iu ajn lando, tamen li restas en Sankta Peterburgo, la naskoloko."

Laŭ rusaj amaskomunikiloj, fakte antaŭ du jaroj Grigorii Yakovlevich Perelman jam solvis la konjekton Pioncare. Sed malsame kiel aliaj samprofesiuloj, li kun stranga ideo simple publikigis procezon de la solvado en la reto anstataŭ la argumenton en aŭtoritata revulo.

Informiĝinte pri lia gajno de la premio Fields, oni diskutas en la reto ĉefe pri la temo, kial tiu ĉi matematika genio ne nur ignoras honoron, sed ankaŭ rifuzas monon? Liaj amikoj diris, ke fakte tio tute kongruas kun lia karaktero. Por li, modesta kaj kaŝema al amaskomunikiloj, trankvila vivo kaj sukceso en matematiko estas vera ĝojo.