• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-29 10:09:36    
Konfuzia Ĉin-Lingva Lernejo

cri

En la rusa urbo Sankta Peterburgo, estas speciala lernejo – Konfuzia Ĉin-Lingva Lernejo. Tie aŭdiĝas poemo-deklamado en la ĉina lingvo, vidiĝas kaligrafado per tuĉpeniko. La deklamantoj kaj kaligrafantoj ĉiuj estas rusoj. La 22-an de aŭgusto, la komuna raportista grupo kadre de "Ĉina-Rusa Amikeca Vojaĝo" venis al la lernejo.

En la lerneja ĝardeno sur la okulfrapa loko staras statuo de Konfuzio, kiu ne nur sigelas la Konfuzian Ĉin-Lingvan Lernejon per centprocenta ĉina sigelilo, sed ankaŭ donas al la lernantoj movforton en ilia lernado. Preterpasante klasĉambrojn plenajn de rusaj lernantoj unu post alia, kaj rigardante la scivolemajn okulojn, la raportistoj ja estas kortuŝitaj de la densa etoso de lernado. Estrino de la lernejo Han Danxing diris intervjuate:  

"Mia lernejo sin karakterizas per tio, ke ĝi povas aranĝi taŭgan stud-medion por ĉiuj de malsamaj aĝokategorioj, malsamaj profesioj kaj malsamaj edukitecoj."

La lernejo fondita en 2001 estas la unua kaj ununura ĉin-lingva lernejo funkciigata de elmigrintaj ĉinoj tie loĝantaj. Ĝi celas disvastigi la ĉinan kulturon, tio estas, helpi lokajn ĉindevenulojn kaj rusojn interesiĝantajn pri la ĉina lingvo en ilia lernado de la ĉina lingvo kaj koncernaj scioj. En la lernejo funkcias ne nur lecionoj pri la ĉina lingvo, sed ankaŭ tiuj pri ĉina kaligrafio, ĉinstila pentraĵo, taijiquan, ĉina kanto kaj similaj. Krome, la lernejo ankaŭ ofte organizas prelegojn pri diversaj temoj. La lernejo estas ununura ĉin-lingva lernejo en Sankta Peterburgo, kies instruistoj senescepte estas ĉinoj. La instruistoj estas eminentaj kun alta edukiteco de la ĉina lingvo kaj bone posedas la rusan lingvon. Ili povas doni lecionojn al plenkreskuloj kaj infanoj, kiuj neniom konas la ĉinan lingvon.

Pro kio la lernejo sin titolas per Konfuzio? La estrino Han tiel klarigas:

"Kial ni totolis la lernejon 'Konfuzia Ĉin-Lingva Lernejo'? Ĉar la lokanoj ege adoras Konfuzion. Li estas konata preskaŭ de ĉiuj familioj. Eĉ en elementa lernejo, la lernantoj devas lerni konfuzianismon en filozofia leciono. Rusoj opinias, ke konfuzianismo estas tre hermetika kaj forte kredebla. Tial oni adoras Konfucion."

Nun tie lernas pli ol 100 rusoj, la plej juna estas 5-jara knabo, la plej maljuna, 55-jaraĝulo. En la kaligrafia klasĉambro knabo sin ekzercas per kaligrafio. La skribmaniero kaj la skribitaj ideogramoj ja estas bonstilaj. La knabo nomata Roman diris:

"Mi nomiĝas Roman. Mi aĝas 9 jarojn. Mi nun lernas la ĉinan lingvon kaj mi ŝatas la lernadon en ĉin-lingva lernejo."

La lernejo altiras al si ne nur rusajn knabojn, sed ankaŭ multe da plenkresukuloj, kiuj lernas en postlabora tempo. Knabino nomata Anny diris emociite al nia raportisto:

"Mi lernas la ĉinan lingvon du jarojn kaj volas lerni en Ĉinio, en la Pekina Universitato."

Kvankam la lernejo fondiĝis nur antaŭ kelkaj jaroj, tamen ĝiaj tri lernantoj, diplomiĝinte, vizitas ĉinajn universitatojn. Kun pli kaj pli disvolviĝanta instruado, la Konfuzia Ĉin-Lingva Lernejo donas influon pli kaj pli vastan al la socio kaj jam estas nova forto de la urbo Sankta Peterburgo en instruado de la ĉina lingvo kaj disvastigo de la ĉina kulturo. "Ĉina vento" furoras ne nur en Sankta Peterburgo, sed ankaŭ en la tuta Rusio, la ĉina lingvo, per sia propra ĉarmo, logas al si ankoraŭ pli multe da rusoj. Ĉe la fino de la intervjuo, Anny prezentis ĉin-lingvan popularan kanton kaj varma manklakado ŝvebas super la Konfuzia Ĉin-Lingva Lernejo.