• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-06 10:30:14    
Urugvaja prezidento servas al popolo kiel kuracisto (foto)

cri

Laŭ raporto de la usona ĵurnalo New York Times, 66-jara Tabare Vazquez estas onkologo kaj lertas en kuracado de mama kancero. Matene de ĉiu mardo li vizitas iun diagnozan centron de mama kancero en Montevideo kaj laboras ĝis tagmezo. Li aliĝis al tiu ĉi centro antaŭ 36 jaroj. Ekpolitikinte li anoncis, ke li neniam rezignos kuracadon pro politikaj aferoj. En la diagnoza centro li ĉiam portas blankan uniformon kun la nomo ĉe la supra sako. Renkontante lin, kolegoj ofte kisas liajn vangojn kaj sincere nomas lin doktoro anstataŭ sinjoro prezidento. Li persone servas al pacientoj kaj ankaŭ ofte gvidas junajn kuracistojn kiel specialisto.

"Kuracado ne nur estas mia profesio, sed ankaŭ donas al mi la ŝancon kontinue kontakti popolanojn kaj aŭskulti ilian postulon." Akceptante intervjuon, li diris, "Dum kuracado tre malmultaj el pacientoj babilas pri politikaj aferoj. Se mi rezignus kuracistan profesion kaj servon al pacientoj, mi sentos min soleca." Rememorante studentajn jarojn en medicia fakultato, Tabare Vazquez diris, "Ĉiuj fakoj, ĉu neŭrologio ĉu urinologio aŭ kirurgio, tiris min." Tiam li tre malfacile faris elekton el tiuj fakoj por sia studo. Poste liaj patrino kaj pliaĝa fratino mortis de kancero, tial li fine elektis kuracadon de kancero kiel sian batalejon. Post diplomiĝo, kiel onkologo li servis al loĝantoj en malriĉeca regiono de la ĉefurbo, poste li enoficiĝis kiel profesoro pri radioterapio en medicina kolegio. En la jaro 1989 li partoprenis la elektadon de urbestro de Montevideo. Li diris, "Mi planis partopreni la elektadon en 4 monatoj, se mi malsukcesus, mi daŭrigos kuracistan profesion." Li fine gajnis la elektadon kaj fariĝis novao de la partio Vasta Fronto. Pli ol 10 jarojn poste li enoficiĝis kiel prezidento.

Lia prezidenta mondo tre malofte renkontiĝis kun tiu de kuracisto, tamen iam aperis tia okazo. En la lasta jaro, okaze de lia vizito al Italio, li prelegis en onkologa konferenco. Marte de la kuranta jaro li dekretis prezidentan ordonon, kiu ĝojigas ĉiujn kuracistojn: malpermesu al loĝantoj fumi en publikaj lokoj. Urugvajo estas la lando, kiu la unua starigis tiun ĉi leĝon en Ameriko. "La leĝo celas redukti mortokvanton de homoj pro kancero kaj samtempe mildigi la postuladon de homoj pri la kuraca sistemo." Li diris, "Por realigi tiun ĉi celon, ni devas praktiki prudentan politikon."

Komence tiu ĉi leĝo ricevis kritikojn de restoracioj, drinkejoj kaj distraj lokoj, sed nun ĝi jam estas akceptita de la publiko. "Mi ne opinias, ke laboroj en du kampoj estas kontraŭstaraj, ĉar ambaŭ servas al la socio." Tabare Vazquez diris, "Politikado estas daŭrigo de mia kuracista profesio. La socio konsistas el homoj, kaj politiko estas la metodo kuraci eventualan malsanon de la socio."