• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-11 17:01:06    
Vizito de itala ĉefministro montros italan strategion pri Ĉinio(foto)

cri

De la 13-a ĝis la 18-a de septembro itala ĉefministro Romano Prodi vizitos Ĉinion. Antaŭ la vizito li akceptis kunan intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj en Italio. Li diris, ke ĉi-foje li alportos al Ĉinio politikan, ekonomian kaj kulturan strategion rilatan al Ĉinio, nove praktikatan de la itala registaro.

Li diris, "Por la itala registaro mia vizito al Ĉinio havos tre gravan signifon. Ne estas hazarde, ke mi elektis Ĉinion kiel la unuan landon ekster Eŭropo, kiun mi vizitos. Italio decidis malfermi novan folion de la rilatoj inter la du landoj, tio estas eksplicita politika signo. Mi ĉiam opinias, ke Ĉinio okupas gravan pozicion en la mondo, kaj la 21-a jarcento apartenas al Azio, precipe al Ĉinio. Italio estas lando, troviĝanta ĉe Mediteraneo, kaj mi havas la ambicion, per aparta geologia avantaĝo de Italio fari Italion la pordo kondukanta la orienton al Eŭropo kaj ĉina-eŭropa kunlabora platformo pri ekonomio, kulturo, scienco kaj aliaj fakoj."

Ĉi-foje Romano Prodi gvidos grandan delegacion al Ĉinio. Ĝi konsistos el 4 ministroj, 4 vicministroj, 12 regionaj delegitoj kaj ĉirkaŭ 700 personoj el industria kaj komerca rondoj. Tio estas senprecedenca por Italio. Parolante pri lia animstato antaŭ la vizito, li klarigis, "Mi opinias min malnova amiko de Ĉinio. En la pasintaj 20 jaroj, kiel prezidanto de la itala kompanio IRI, ĉefministro de la itala registaro kaj prezidanto de la Eŭropunia Komisiono, mi plurfoje vizitis Ĉinion, tamen antaŭe mi vizitis nur Pekinon, Ŝanhajon kaj Honkongon, sed ĉi-foje mi havos la ŝancon pliamplekse koni Ĉinion. Mi opinias, ke Ĉinio havas la kapablon ludi gravan rolon en la mondo."

En la servdaŭro de prezidanto de la Eŭropunia Komisiono, Romano Prodi faris kontribuon por puŝi disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Parolante pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio kaj la ĉina rolo en la monda patroneo, li emfazis, ke Ĉinio ludas tre gravan rolon en la nova monda patroneo kaj fariĝas grava parto de la plurflanka kunlaboro.

Li diris, "En la pasintaj 10 jaroj disvolviĝo de la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio estis tre rimarkinda, kaj kunlaboro inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio en ekonomio, politiko kaj aliaj kampoj estas nedisapartigebla. Mi plurfoje proponis kaj klopodis starigi interkonsiliĝon kaj dialogon pri tre sentigaj problemoj, inkluzive tiu pri homaj rajtoj. Mi opinias, ke interkonsiliĝo kaj dialogo estas la plej efika metodo por solvi tiujn ĉi problemojn."

Romano Prodi opiniis, ke disvolviĝo de la ĉina ekonomio signas radikan ŝanĝiĝon de la monda ekonomia patroneo. Li emfazis, ke rapida evoluo, efektivigata de Ĉinio per scienca disvolvo kaj politika kunlaboro, povos fariĝi ne la malekvilibriga faktoro de la mondo, sed la ekvilibriga forto de la mondo. Rilate al atentataj problemoj en la komerco inter Ĉinio kaj Italio kaj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, li sincere diris, "Ĝenerale, la komercaj rilatoj inter la du landoj bone disvolviĝas, kompreneble estas iuj problemoj, ekzemple tiuj pri ŝuoj, tamen estas tre grave, ke la du flankoj kune klopodu efektivigi komercan kreskon observante la ludan regularon. Italio faris nemalmultajn investojn en Ĉinio, kaj mi atendas, ke pli da ĉinaj entreprenoj faru la samon ee Italio. Italio esperas partopreni en ekonomia disvolvo de Ĉinio por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la komercaj rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio."