• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-21 17:03:14    
 (foto) Henry M. Paulson parolis pri komerco inter Ĉinio kaj Usono

cri

Henry M. Paulson, usona financa sekretario, unuafoje vizitas Ĉinion post sia enoficiĝo en julio. Kiel speciala sendito de la usona prezidento, li kune kun ĉina vicĉefministro Wu Yi proklamis startigon de la ĉina-usona dialoga sistemo pri strategia ekonomio en la 20-a de septembro. Dum la vizito li interkonsiliĝos kun ĉinaj altrangaj oficistoj pri fokusaj problemoj de la komerco inter Ĉinio kaj Usono. Kompare kun la antaŭa sekretario, Henry M. Paulson pli bone konas Ĉinion kaj donas al homoj impreson pri mildeco kaj praktikemo. La mildeco de Henry M. Paulson unue enkorpiĝis en lia opinio pri la kurzo de renminbi. Delonge iuj usonaj politikistoj kaj manufakturoj riproĉas la ĉinan registaron, ke ĝi manipulas la kurzon de renminbi kaj devalutas renminbi por akceli eksportadon, kaj el tio rezultis granda malfavora saldo al Usono en la komerco kun Ĉinio. Sed Henry M. Paulson opinias, ke plimerkatigo de la kurzo de renminbi kaj antaŭenpuŝo de plimalfermo de la ĉina financa afero estas pli gravaj ol rapida revaluto de renminbi. Vespere de la 20-a de septembro en gazetara konferenco, Henry M. Paulson konfesis, ke reformado pri la kurzo de renminbi bezonas longan kaj laŭpaŝan procezon. Li diris, "Perspektive, Ĉinio bezonas mekanismon pri formigo de la kurzo, gvidatan de merkato, tamen realigi tiun ĉi celon bezonas starigi perfektan kapitalan merkaton kaj plene malfermi financan sistemon, kaj tiuj ĉi laboroj estos plenumataj en longa tempo.

Oni ĝenerale opinias, ke lia sinteno fontis de lia bona kono pri Ĉinio. En pli ol dek jaroj li servis kiel altranga oficisto de la monde fama financa korporacio Goldmansachs kaj multfoje vizitis Ĉinion. Sinjoro Zhao Xijun, financa specialisto el la ĉina Popola Universitato, diris, ke liaj deveno kaj sperto kompreneble helpas al li koni la rilatojn inter la kurzo de renminbi kaj la usona ekonomio. Li diris, "Henry M. Paulson multfoje vizitis Ĉinion, pro tio li bone konas Ĉinion, precipe la ĉinan financan merkaton. Li scias, ke la postulado pri revaluto de renminbi ne povas solvi ne-ekvilibrecon de la komerco inter Ĉinio kaj Usono, ĉar la malfavora saldo en usona komerco rezultis ne el la komerco inter Ĉinio kaj Usono, sed el la ne-ekvilibreco de la monda ekonomio."

Komerca konflikto rilata kun la kurzo estas alia varma punkto en la komerca kontakto inter Ĉinio kaj Usono. Du usonaj senatanoj proponis praktiki punan tarifon je 27,5% al ĉinaj produktaĵoj, kaj la voĉdonado pri la propono postulanta revaluton de renminbi okazos en la fino de septembro. Rilate al tiu ĉi situacio, Henry M. Paulson esprimis eksplicitan oponon kontraŭ protektismo. "Mi ne konsentas pri la propono nek subtenas agon kun protektisma nuanco, kaj mi persvados ilin forlasi tiun ĉi proponon."

Rilate al la esprimo de Henry M. Paulson, sinjoro Zhao Xijun tamen ne montris tro da optimismo. Li opiniis, ke antaŭjuĝo pri disvolva tendenco de la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono dependas ĉefe de la disvolva stato de la dulandaj politikoj kaj ekonomioj.

Vastaj kaj komunaj interesoj estas profunda bazo de la ekonomia kunlaboro inter la du landoj. Henry M. Paulson esperas, ke la du landoj per la dialoga sistemo traktos diverĝon kaj starigos longdaŭran kaj stabilan komercan kunlaboron. Antaŭ tio, ankaŭ ĉina vicĉefministro Wu Yi esprimis saman opinion. "Mi kredas, ke starigo de la dialoga sistemo favoros ekonomian kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono, utilas al starigo de konstruivaj interfidaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj kaj naskos pozitivan influon al disvolviĝo, stabileco kaj sekureco de la monda ekonomio."