• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-25 12:28:28    
Forpasis legenda ĵurnalisto Oriana Fallaci (foto)

cri

Nokte de la 14-a de septembro fama itala ĵurnalisto kaj verkisto Oriana Fallaci forpasis pro malsano en Florenco. Delonge ŝi loĝis en Nov-Jorko kaj suferis de mamkancero ekde 1992. Antaŭ kelkaj tagoj ŝi revenis al la hejmloko Florenco pro severiĝo de la malsano. Oriana Fallaci estas konata de ĉinoj kiel unu el alilandaj ĵurnalistoj, kiuj plej frue intervjuis la ĉinan gvidanton Deng Xiaoping tuj post kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon pri reformado kaj malfermo. En 1929 Oriana Fallaci naskiĝis en Florenco. De la 60-aj jaroj ŝi aktivis en la internacia ĵurnalista rondo kaj famis pro sia akra demando. En la pasintaj dekoj da jaroj ŝi intervjuis la palestinan gvidanton Yasser Arafat, israelan ĉefministron Golda Meir, hindan feran sinjorinon Indira Gandhi, pakistanan ĉefministron Ali Bhutto, etiopan imperiestron Haile Selassiel, iranan gvidanton Ayatollah Khomeini, usonan ŝtatan sekretarion Henry Kissinger kaj aliajn famajn politikistojn. Ŝi estas titolita la plej granda politika intervjuanto en la nuna mondo. Oni bezonas kuraĝon por akcepti ŝian intervjuon, ĉar ŝiaj demandoj estis defiemaj. La usona revuo New Yorker diris, ke ŝia intervjuo estas atakeme planita. Aprile de 1972 ŝi intervjuis la tiaman jordanian reĝon Hussein. Ŝi komencis la intervjuon per la demando: Via moŝto! Kiu estas aŭtoritata en Jordanio? Ĉe pasejo gardas palestinaj milicanoj; landlimen ofensivas palestinaj milicanoj; kaj en vilaĝoj decidas pri ĉio ankoraŭ palestinaj milicanoj. Konatoj ofte surpriziĝis pro grandega kontrasto de ŝia karaktero kaj de sia aspekto. Oriana Fallaci estis malaltstatura kaj belaspekta kun rektaj haroj, meze dividitaj kaj kun palbluaj okuloj plenaj de melankolio. Ŝia aspekto ĉiam vekis al viroj protektemon. Ĉiuj artikoloj, temantaj pri ŝi, senescepte mencias ŝian intervjuon al Henry Kissinger. Antaŭ la intervjuo, Henry Kissinger, kiu tiam servis kiel usona ŝtata sekretario, neniam montris sian internan senton nek malkaŝis siajn privatan vivon kaj karakteron al amaskomunikiloj. En la intervjuo Oriana Fallaci demandis kiel li akiris sian postenon en la diplomatia mondo. Komence li evitis tiun ĉi demandon, sed fine pro lerta manovro de Oriana Fallaci, li elverŝiĝis, "Iam mi sentis, ke mi estas kvazaŭ vakero el rakonto pri okcidenta Usono, rajdanta sur ĉevalo kaj komandanta grandan karavanon."

Post publikiĝo de tiu ĉi artikolo Henry Kissinger suferis kritikon kaj mokon en kelkaj monatoj. Post kelkaj jaroj, rememorante la intervjuon, li sentis sin ankoraŭ dolora, kaj diris, ke akcepto de la intervjuo estas la plej katastrofa sperto dum lia vivo. Estas strange, ke ankaŭ Oriana Fallaci opiniis la intervjuon fuŝa. Kritikema intervjuo fontis de ŝia abomeno al povo. En la libro Intervjuo al Historio, verkita de ŝi, kaj publikigita en 1976, ŝi diras, "Laŭ mi, ies ajn povo estas malhumana kaj abomeninda, ĉu de gvidantoj de rifuĝintaj registaroj ĉu de demokratie elektitaj prezidentoj, ĉu de sangavidaj generaloj, ĉu de amataj komandantoj…"