• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-26 15:42:15    
Meksikia Ŝtata Aŭtonoma Universitato

cri

La Meksikia Ŝtata Aŭtonoma Universitato, fondita en 1551, estas sinteza universitato plej longedaŭra kaj plej grandskala en Meksikio kaj Latin-Ameriko kaj ankaŭ unu el la plej grandskalaj universitatoj en la mondo. Ĝi estas kaj ŝtata kaj aŭtonoma, akceptas diversajn sektojn akademiajn kaj ideologiajn; ankaŭ la ekologia medio en la ĝardeno estas tre bona kaj pro tio la universitato estas tre renoma kaj distingiĝa vidindejo en Meksiko.

Lando de fresko

La ĝardeno de la universitato estas ege grandskala. En ĝi estas pli ol cent konstruaĵoj, naturparko kun 146 hektaroj da virga protofita arbaro, proksimume 300 000 studentoj kaj pli ol 20 000 instruistoj kaj sciencesploristoj, 15 fakultatoj, kvin institutoj kaj ankoraŭ nemalmultaj esplorejoj. Ĝi posedas filiojn en multaj lokoj de la lando kaj portas 40% de la taskoj de scienc-esplorado.

La universitato ne estas ĉirkaŭata de muro kaj pro tio aspektas kiel malferma granda parko, multaj venas tien promenadi. En la universitato de la tiel nomata "lando de fresko" estas sume pli ol 130 freskoj imponaj kaj buntaj, kiuj ravas la aprecantojn. Sur la fronta muro de la Olimpika Stadiono de la universitato, sur la muro de la domo por rektoro kaj ankaŭ sur muroj de lernoĉambroj de diversaj fakultatoj videblas freskoj kun diversstilaj desegnaĵoj.

Interalie pleje eminentas la "freska" biblioteko. Kiam nia raportisto unuafoje vizitis la universitaton, subite lin ravas bunta domego. Proksimiĝinte al ĝi, li rimarkis, ke ĝi estas 10-etaĝa biblioteko. Ĝiaj kvar muroj estas plenplenaj de fresko kun 4 000 kvadrataj metroj. Per simpla indiana arta stilo kaj moderna realisma kaj romantika pentrarto la fresko delikate skulptas la historion de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Meksikio. La fresko estas ege vasta kaj enhavoriĉa. La parto de la fresko sur la norda muro esprimas la disvolviĝon de la majaa civilizacio kaj azteka kulturo antaŭ la koloniiĝo. La parto sur la suda muro rakontas pri la historio, ke Hispanio per armita forto konkeris Meksikion, pri konflikto inter katolikismo kaj la indiana kulturo; du gigantaj globoj simbolas batalon inter heliocentrismo de Koperniko kaj geocentrismo de Ptolemeo. Tiu sur la orienta muro spegulas la revolucion en 1910, ŝtatigo de petrolo; la fresko konsistas en figuroj de laboristoj kaj kamparanoj, ambaŭflanke estas la sloganoj dum la revolucia tempo: "Vivu revolucio!" kaj "Teron kaj liberecon!". Sur la fasado de la domego, tio estas, la okcidenta flanko, montriĝas la fizionomio de la moderna Meksikio, disvolviĝado de scienco, eduko kaj kulturo, en la centro de la fresko estas la emblemo de la Meksikia Ŝtata Aŭtonoma Universitato. Menciindas, ke tiel giganta freskaro tamen ne estas "pentrita" sed inkrustita per naturaj koloraj ŝtonetoj, nur escepte de tio, ke por la blua koloro oni uzis vitran pulvoron.

Krom fresko, ankaŭ granda kvanto da skulptaĵoj beligas la ĝardenon de la universitato, interalie, estas klasikaj, mezepokaj kaj renesancaj verkoj, kiuj metiĝas en diversaj fakultatoj kaj institutoj kaj donas densan artan nuancon al la universitato. Samtempe kun tio, en la universitato kreskas multaj gazonoj, tien ripozas najbaraj loĝantoj en semajnfino aŭ ferioj. Precipe ĝia botanika ĝardeno allogas al si multajn vojaĝantojn pro diversspecaj kaktoj.

Fama vizitindejo

La tiel distingiĝa kaj pitoreska ĝardeno nature allogas al si multe da vojaĝantoj; dum la Meksikia Ŝtata Aŭtonoma Universitato estas tre "malferma" kaj al meksikianoj kaj al fremdlandaj vojaĝantoj. Iu ajn povas veturigi aŭton aŭ piediri en la ĝardenon, sen ia ajn formalaĵo.

La centra biblioteko kun fresko estas ne nur kultura raraĵo de la universitato sed ankaŭ unu el la simbolaj konstruaĵoj en Meksiko, vojaĝantoj al la urbo ĝojas vidi la trezoron. Foje, nia raportisto renkontis meksikiajn element-lernejanojn. Ili kaj aŭskultas klarigon de instruisto, kaj detale aprecas la freskon por profundigi sian konon pri historio. La gvida instruistino konigis, ke ili ofte organizas siajn lernantojn al la universitato. Aprecante la freskon tie, ili povas ne nur doni helpon al la lernantoj en kono de historio, sed ankaŭ lasi ilin rigardi la universitatan ĝardenon kaj enspiri iom da aero de la universitato.

Alia menciindaĵo estas, ke klasĉambroj de nemalmultaj fakultatoj de la universitato estas malfermaj, tie ofte okazas akademia prelego, kiun rajtas aŭskulti eĉ personoj ekster la universitato. Ankaŭ nia raportisto iam aŭskultis prelegon pri la meksikia historio.

Resume dirite, la Meksikia Ŝtata Aŭtonoma Universitato profunde impresis nian raportiston. En tio plej gravas, ke la universitato estas malferma, la studentoj meksikiaj kaj alilandaj estas intimaj unuj al aliaj kaj la instruistoj kaj studentoj kaj la loĝantoj harmonie kunekzistas.