• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-09 17:00:25    
Japana nova ĉefministro Abe Sinzo vizitis Ĉinion (foto)

cri
Invitite de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, japana nova ĉefministro Abe Sinzo atingis Pekinon la 8-an de oktobro por fari oficialan viziton al Ĉinio. En tiu tago, ĉefministro Wen Jiabao, ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj aliaj sinsekve interparolis aŭ intervidiĝis kun Abe Shinzo. Poste, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj sinjoro Liu Jianchao konigis al amaskomunikiloj, ke la ĉinaj gvidantoj donis laŭdon al Abe Shinzo pro lia sinteno pri la rilatoj kun Ĉinio. Jen estas raporto ĉirilata.

Posttagmeze de la 8-a de oktobro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao aranĝis bonvenigan ceremonion honore al Abe Shinzo kaj faris kun li interparolon dum unu horo kaj duono. Wen Jiabao esprimis ĉe la komenco de la interparolo, ke disvolvi la amikajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio konformas al la bazaj interesoj de la du popoloj. Li diris, "Lastatempe, dank' al sia komuna klopodado la du landoj Ĉinio kaj Japanio atingis komunan konon por konkeri obstaklon influantan disvolvon de la rilatoj inter la du landoj kaj por antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj disvolviĝi stabile kaj sane, kio sukcesigis la viziton de via moŝto. Disvolvi amikajn kunlaborajn rilatojn inter la du landoj konformas al la bazaj interesoj de la du popoloj. Ni devas konsideri la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, agi laŭ la monda tajdo kaj la popola bezono kaj pluapaŝe disvolvi la amikajn kunlaborajn rilatojn inter la du landoj."

Wen Jiabao esprimis en la interparolo, ke por teni longedaŭre stabilan kaj sanan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio necesas racie trakti la problemon pri la templo Yasukuni. Li prezentis kvin opiniojn rilate al disvolvo de la rilatoj inter la du landoj. La ĉefa enhavo de tiuj kvin opinioj inkluzivas realigi kaj teni reciprokan viziton fare de du-landaj gvidantoj, kompaktigi interkomunikadon kaj interfluadon sur diversaj tavoloj, pliigi politikan reciprokan fidon; daŭrigi strategian dialogon, konsideri reciproke alies zorgojn, profunde esplori gravajn problemojn por plibonigi kaj disvolvi la du-flankajn rilatojn; perfektigi kunlaboran mekanismon pri ekonomio kaj tekniko, energie disvolvi interfluojn kulturajn kaj edukajn, vastigi interpopolan kontaktiĝon, profundigi amikecon inter la du popoloj kaj fortigi interkonsiliĝon pri regionaj problemoj kaj akceli kunlaboron en orienta Azio.

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao emfazis en sia intervidiĝo kun Abe Shinzo, ke Ĉinio kaj Japanio devas ekzameni kaj teni la rilatojn inter si el la strategia alteco kaj malproksima vidkampo. La ĉina flanko esperas kaj bonvenigas Japanion plue iri la vojon de paca ŝtato kaj ludi konstruivan rolon en regionaj kaj internaciaj aferoj.

Abe Shinzo diris, ke Japanio alte atentas siajn rilatojn kun Ĉinio. Japanio kaj Ĉinio dependas unu de la alia rilate al ekonomia disvolviĝo, tio alportas al la du flankoj gravajn interesojn. Li esprimis, "Ni komune konas, ke ni devas fortigi kaj disvolvi la du radojn politiko kaj ekonomio kaj dank' al potenca funkciigado de la du radoj antaŭenpuŝi la rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio al ankoraŭ pli alta nivelo. La du flankoj ankoraŭ klopodos por konstrui reciproke utilajn rilatojn sur la bazo de la komunaj strategiaj interesoj por kune respondi la tutglobajn problemojn."

En tiu tago la du flankoj publikigis komunan novaĵ-komunikon en Pekino. La du flankoj konsentas akceli diversnivelajn interfluojn kaj kunlaborojn inter si sur la kampoj politika, ekonomia, sekureca, socia, kultura kaj aliaj.