• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-16 16:51:46    
Ban Ki-Moon enoficiĝos kiel ĝenerala sekretario de UN (foto)

cri

Posttagmeze de la 13-a de oktobro en la plena kunveno de la 61-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj delegitoj el 192 membrolandoj per aplaŭdo pasigis la rezolucion, ke Ban Ki-Moon, eksterafera kaj trafika ministro de Korea Respubliko, portu oficon de la 8-a ĝenerala sekretario de UN. Li servos en 5 jaroj ekde la 1-a de januaro, 2007.

La 9-an ĉi-monate post 4-foja voĉdonado la Sekureca Konsilio de UN oficiale rekomendis Ban Ki-Moon kiel kandidaton por la venonta ĝenerala sekretario al la Ĝenerala Asembleo. La 13-an de oktobro, Kenzo Oshima, ĉi-monata deĵoranta prezidanto de la Ĝenerala Asembleo kaj japana konstanta delegito en UN, raportis al la Ĝenerala Asembleo la rezolucion kandidatigi Ban Ki-Moon por la ĝenerala sekretario, elmetitan de la Sekureca Konsilio. Post formala konsidero diverslandaj delegitoj per aplaŭdo pasigis la rezolucion. Li ĵuros enoficiĝi decembre.

Ĝenerala sekretario estas la ĉefadministranto de UN, plenumanta funkciojn, donatajn de la Sekureca Konsilio, Ĝenerala Asembleo, Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj aliaj institucioj de UN por akceli kunakordigon kaj kunlaboron de la sistemo de UN. Laŭ la Ĉarto de UN, la ĝenerala sekretario ankaŭ rajtas prezenti al la Sekureca Konsilio aferojn, minacantajn pacon kaj sekurecon de la mondo, por diskuto, kaj laŭ la principo pri sendependeco, justeco kaj honesteco, publike aŭ private alpreni rimedojn por eviti naskon, akrigon kaj disvastigon de internacia disputo.

Poste en la nomuma ceremonio sinjorino Haya Rashed Al Khalifa, prezidanto de la 61-a Ĝenerala Asembleo, Kofi Annan, la baldaŭ eksiĝonta ĝenerala sekretario de UN, prezidantoj de 5 regionaj grupoj kaj reprezentantoj de la bloko de 77 landoj, Eŭropa Unio kaj Usono, sinsekve faris parolon. Ili esprimis gratulon, subtenon kaj esperon al Ban Ki-Moon. Haya Rashed Al Khalifa diris, ke la nomumo al Ban Ki-Moon okazas ĝuste en la ŝlosila periodo de la reformado de UN. Ŝi kredas, ke sub la gvidado de la nova ĝenerala sekretario, UN ludos pliefikan rolon per la reformado. En sia parolo Kofi Annan laŭdas Ban Ki-Moon pro lia tutmonda konscio kaj esperas, ke li bone plenumu laboron de la ĝenerala sekretario.

Ban Ki-Moon per la angla kaj franca faris parolon en la kunveno. Li esprimis grandan honoron pro la elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de UN, la dua el Azio post U Thant, kaj laŭdis Kofi Annan pro lia merito al UN. Li diris, ke li heredos trandicion de Kofi Annan kaj klopodos puŝi diversajn aferojn kaj la reformadon de UN.

Poste en gazetara akcepto, Ban Ki-Moon prezentis perspektivon pri la venonta laboro. Li diris, ke li entreprenos laboron de la ĝenerala sekretario plifortigante interfidon, reformadon kaj solidarecon; nun inter diversaj membrolandoj ekzistas disfendo, tio estas maltrankviliga; kiel nova ĝenerala sekretario li klopodos plenigi la disfendon, restarigi reciprokan fidon inter diversaj flankoj kaj plue puŝi la reformadon. Li emfazis, ke li pluapaŝe optimumigos resurson kaj instituciojn de UN kaj levos la solidarecon kaj kunagadan kapablon por ke UN pli efike ludu la rolon.