• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-20 19:15:47    
Rakonto pri ĉinaj pacprotektaj policanoj de UN (foto)

cri

Oficiro Qiu diris al raportisto, ke por liveri pacan medion por paca rekonstruado de Afganio, la reformado de policaj aferoj estas la plej urĝa. Por konstrui kompletan polican sistemon kun taŭgaj personuloj kaj efika administrado, oni devas unue klariĝi pri nuntempa stato de la afgana polica sistemo. Spite al minaco de terorisma surprizatako, oficiro Qiu trairis la 4 afganajn orientajn provincojn, pri kiuj li respondecis, kaj eniris en policejojn kaj subpolicejojn de pli ol dek regionoj. Preninte multajn la unuamanajn materialojn, li prezentis multajn efektivajn proponojn al la afgana registaro kaj UN, kaj helpis al la loka polica instanco kulturi multajn policanojn. Kun helpo de oficiro Qiu kaj aliaj konsilanton de UN, oni gajnis grandan progreson en reformado kaj reorganizado de la afganaj policaj aferoj. La reformita kaj reorganizita afgana polica trupo ludas gravan rolon en rekonstruado de Afganio.

"Kun direktado kaj helpado de UN kaj aliaj landoj, kiuj partoprenas en reformado de policaj aferoj, oni jam gajnis evidentan atingon en reformado de la policaj aferoj de Afganio. Ekzemple nombro de la varbitaj personuloj jam atingis 54 mil, kaj oni jam konstruis polican trupon. Multaj homoj estis speciale trejnitaj. Krome en la policaj instancoj, de la Ministerio pri Internaj Aferoj ĝis diversaj provinco-nivelaj policaj instancoj estis laŭpaŝe perfektigitaj.

Oficiro Qiu menciis, ke en la afgana parlamenta elektado okazinta en la jaro 2005, la polica trupo ludis gravan rolon. Dum la elektado, oficiro Qiu kaj aliaj policaj konsilantoj de UN iris al la elektejoj, kaj konstruis komunan komandan instancon kune kune la lokaj policaj instancoj, administraj instancoj kaj armeo, por faris traktadon al la subite okazantaj eventoj. Kun sufiĉa protekta rimedo, kapabla ĉeloka komandado, ili garantiis glatan okazigon de la elektado.

La laboro de Qiu Chongwen estis pozitivigita de la afgana registaro kaj koncernaj instancoj de UN. En oktobro de la jaro 2005, UN premiis "Pacan medalon de UN" al oficiro Qiu.

La pli ĝojinda kaj fierinda por oficiro Qiu estas tio, ke lia laboro estis respektata de la afgana popolo, kaj pliprofundigis amikecon inter popoloj de Ĉinio kaj Afganio.

"Afganio estas najbara lando de Ĉinio, sendo de pacprotektaj policanoj por helpi rekonstruadon de Afganio ne nur konformas al ŝtataj interesoj de nia lando, sed ankaŭ al interesoj de la regiono kaj de Afganio. La afganoj estas sufiĉe amikaj kun ĉinoj. Vidinte min, multaj afganoj salutis per 'Qin' 'Plis'. Ili estas tre amikaj kaj afablaj."

Kiel amika najbaro, Ĉinio ludas gravan rolon por helpi pacan rekonstruadon de Afganio, kaj ankaŭ oficiro Qiu Chongwen kontribuis sian forton al tio.