La 21-an de oktobro, ĉina ministro pri edukado Zhou Ji informis, ke en la estontaj 15 jaroj, Ĉinio laŭpaŝe altigos la proporcion de publik-eduka elspezo en la totala enlanda produktvaloro.
Laŭ konigo fare de Zhou Ji, en la estontaj 15 jaroj, la disvolva celo de la ĉina edukado estas plirapide realigi modernigon de edukado, konstrui potencan landon de talentulaj profitfontoj, kaj konstrui lerneman socion. Laŭ informo, Ĉinio alprenos serion da rimedoj por realigi tiun celon.
En la jaro 2005, Ĉinio elspezis 395,2 miliardojn da juanoj por edukado, 2,16% de la totala enlanda produktvaloro.
|