• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-23 16:02:28    
Venonta gvidanto kaj junula idolo de Egiptio (foto)

cri

En la 12-a de septembro, akceptante intervjuon de la usona ĵurnalo Wall-strato, la usona prezidento Bush laŭdis Gamal Mubarak. Li diris, "Lastatempe mi interparolis kun aro da junaj reformantoj el la egipta registaro, ili profunde impresis min."

Poste Gamal Mubarak prelegis en la inaŭguro kaj fermo de la 4-a jarkunveno de Nacia Demokrata Partio, la reganta partio en Egiptio. Li alude kritikis la usonan politikon pri la Mezoriento, kaj ankaŭ distrumpetis, ke Egiptio devas disvolvi kaj utiligi nuklean energion. La parolo, kiun li faris, kiam Irano serioze disputis kun Usono kaj okcidentaj landoj pro la nuklea problemo, vekis vastan atenton de amaskomunikiloj de okcidentaj landoj kaj surprizis la mondon.

Gamal Mubarak, 42-jara, naskiĝis en la 27-a de decembro, 1963. Lia patro estas Hosni Mubarak, la egipta prezidento. Kompare kun kuraĝa karaktero de la patro, li, havanta staturon de 1,8 metro, ŝajne heredis de la patrino subtilecon kaj sobrecon. En 1986 kiel ekonomika studento li diplomiĝis de la fama privata Usona Universitato de Kairo. Post 6-jara hardado en la londona filio de la Usona Banko li fariĝis financisto. Reveninte al Egiptio, li kune kun amikoj fondis la Mediteranean Investkompanion, spekulantan pri akcia fonduso. Kelkajn jarojn poste la kapitalo de tiu ĉi kompanio superis 100 milionojn da usonaj dolaroj.

En 2000 Gamal Mubarak aliĝis al la Nacia Demokrata Partio, gvidata de la patro, kaj komencis la politikan ambicion. Per sia talento li tuj leviĝis kiel nova stelo en la politika rondo. Komence de la kuranta jaro li elektiĝis kiel vicprezidanto de la reganta partio. Li okupas la trian lokon en la partio tuj post Hosni Mubarak kaj la ĝenerala sekretario Muhamed Safwat El-Sherif, tamen fakte li jam prenis regpovon de la partio. Oni povas rimarki tion en la partia jarkunveno, prezidita de li.

Gamal Mubarak aktivas en la politika kaj komerca terenoj kaj ĝuas grandan famecon en Egiptio, tamen li estas tre skrupula. Tio rilatas eble kun eduko de la patro. Maje en la Mezorienta Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo, ĉina raportisto kelkfoje renkontis lin kaj rimarkis, ke li kun pensa mieno iras ĉiam sola.

La 3-an de marto li pere de ĉeffluaj amaskomunikiloj deklaris fianĉiĝon. La 24-jara fianĉino estas filino de tre fama egipta konstrukomercisto. Oni rigardas tion kiel politikan geedziĝon, celantan meti la bazon por la venonta gvidanto.

Lia talento kaj politika ideo estis laŭdata de la prezidento Hosni Mubarak. La 21-an de septembro en la ferma ceremonio ankaŭ Hosni Mubarak aprobis disvolvon de la nuklea energio. Hosni Mubarak neis, ke la filo daŭrigos lian prezidentecon. Gamal Mubarak diris, "Mi ne kandidatigos min al la posteno de prezidento, tamen mi ne rajtas malhelpi iun kandidatigi min." Oni ĝenerale opinias, ke Gamal Mubarak probable estos kandidatigata de la Nacia Demokrata Partio por la prezidenteca elektado en 2011 kaj sukcese elektiĝos kiel egipta estro.