• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-02 16:26:03    
Altvalora vojaĝo en Kenjo

cri

Post kiam la orient-afrika lando Kenjo kaj iuj aliaj afrikaj landoj fariĝis vojaĝa celloko de ĉinaj civitanoj en 2004, pli kaj pli multaj ĉinoj venas al tiuj belaj landoj. En la ĵus pasinta ferio okaze de la Nacia Tago de Ĉinio, centoj da ĉinoj vojaĝis al Kenjo.

En koridoro de restoracio de ĉinaj manĝaĵoj kun densaj naciaj karakterizoj en la kenja ĉefurbo Nairobio, kelkaj ĉinaj infanoj, kiuj ĵus manĝis jiaoziojn, gaje ludas. Menciante la samtagan vojaĝon al la stepo Masai Mara, ili ĉiuj ĝojas ekster si kaj konkure rakontas pri la viditaj animaloj sur afrika vasta stepo:

"Ni vidis zebron, uron, leonon, leopardon, ĝirafon, gnuon, rinoceron, elefanton, hipopotamon, kaj tiel plu kaj tiel plu."

"Plej ĉarmas leono. Ni vidis virleonon kaj ankaŭ leoninon, kiu manĝas gnuon. Kiam ĝi finmanĝis, alia leono alvenis. Ni ankaŭ vidis leopardon sur arbo kaj ankaŭ makulan leopardon."

"Mi vidis, ke tri leopardoj dormas sur arbo"…

Dum la ferio de la Nacia Tago, kelkaj infanoj el Pekino kaj Qingdao, kune kun siaj familianoj, partoprenis en 8-taga vojaĝo al Kenjo, ili vojaĝis sinsekve al surarba hotelo, Nakuru, Masai Mara kaj aliaj famaj vidindejoj de Kenjo. Ili ne nur persone perceptis la mozaikan pejzaĝon de la "nigra Afriko", sed ankaŭ proksime aprecis diversajn sovaĝajn animalojn.

Laŭ statistiko, de la lastaj jaroj rapide multiĝas ĉinaj vojaĝantoj al Kenjo. Sinjoro Han, kiu administras super turismo en Kenjo multajn jarojn, diris:

"De la lastaj jaroj pli kaj pli multaj ĉinoj vojaĝas al Kenjo, en 2004, pli ol 4 000, en 2005, pli ol dekmil, kaj en la kuranta jaro, laŭ nia unuapaŝa antaŭkalkulo, certe pli ol dudekmil. Estas vasta la perspektivo de vojaĝo de ĉinoj al Kenjo, unu el la turismaj cellokoj de ĉinaj civitanoj."

Kial oni elektis Kenjon kiel celon en sia vojaĝo? Vojaĝanto nomata Shen Chenxia el Pekino diris:  

"Ĉar Afriko estas mistera kaj malproksima por ĉinoj. Mi elektis Kenjon pro tio, ke laŭ mi, Kenjo estas tipa kaj vera afrika lando. Pasintece mi ne multe konis Afrikon. Alveninte ĉi tien, mi trovis, ke aparte multaj aferoj nin mirigas. Ni neniam tiel proksime kontaktiĝis kun sovaĝaj animaloj kaj plie, ilia tereno estas tiel vasta kaj ili tiel nature kunekzistas kun homoj."

Pekina vojaĝanto Xiang Ling iam vojaĝis al Aŭstralio kaj iuj landoj de Eŭropo kaj Sudorienta Azio. Ŝi diris, ke kompare kun tiuj landoj, al kiuj ŝi iam vojaĝis, Kenjo estas ankoraŭ pli ĉarma. Ŝi diris:  

"Laŭ mi, estas plej bone, se vi stiras aŭton por rigardi animalojn, ĉar vi povas vidi la plej naturan staton de animaloj. Tio ja estas ege alloga. Ankaŭ la vasta stepo estas tre bela. Hodiaŭ matene, mi skribis en notlibro de la hotelo Masai Mara: Masai Mara estas paradizo de animaloj, nia spirita hejmo. Tie ĉi ni sentas nin liberaj; homoj kaj animaloj harmonie kunekzistas."

Ne nur la vastaj stepoj kaj sovaĝaj animaloj estas ĉarmaj, sed ankaŭ la metiartaĵoj kun densa nacia stilo de Kenjo allogas la ĉinajn vojaĝantojn. Xiang Ling diris:  

"Ni aĉetis multe da lignaj skulptaĵoj. En nia grupo multaj estas spertaj vojaĝantoj kaj ne povas facilanime ion aĉeti. Tamen en Afriko ni aĉetis en preskaŭ ĉiuj vizititaj butikoj. Ni estas multe ŝarĝitaj pro tio."

Ili donis sian takson al la vojaĝo:

"Kenjo, nepre vizitinda loko."

"La vojaĝo al Kenjo estas supervalora. Se estos ŝanco, mi certe refoje venos ĉi tien."