• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-06 17:12:38    
Kofi Annan—monda prezidento (foto)

cri

En la 19-a oktobre, la Sekureca Konsilio de UN okazigis bolotadon pri enoficigo de Ban Ki-Moon al la venonta ĝenerala sekretario de UN. Sekve de la konfirmo de nova ĝenerala sekretario, la servodaŭro de 68-jara Kofi Annan finiĝos en la fino de 2006. En la pasintaj 10 jaroj, la mondo spertis grandan ŝanĝiĝon, kaj Kofi Annan travivis kulminon kaj valon en la politikista vivo.

Enoficiĝo de Kofi Annan kiel la ĝenerala sekretario estas tute hazarda. En 1996 egipto Boutros Boutros-Ghali klopodis refoje enoficiĝi kiel ĝenerala sekretario de UN, kaj neniu konkuris kun li pri tiu ĉi posteno. Krom Usono, aliaj membroj de la Sekureca Konsilio esprimis subtenon al li. Usono rezolute intencis ŝanĝi tiun ĉi ĝeneralan sekretarion pro lia neobemo. Sed li kun rigida karaktero persistis refoje enoficiĝi. Baldaŭ venos la fino de 1996, sed la afero estis ankoraŭ ne decidita. La Sekureca Konsilio fojfoje okazigis balotadon, tamen la elektado restis vana pro la usona vetoo. Fine Boutros Boutros-Ghali rezignis la konkuron, dum Kofi Annan, ĝenerala vicsekretario de UN, responda pri pacprotektado, transprenis postenon de la ĝenerala sekretario, atentatan de la tuta mondo. Usono subtenis lian enoficiĝon pro tio, ke li sen politika ambicio estas milda, obeema, kaj ankaŭ pro tio, ke li diplomiĝis de la fama usona Teknologia Instituto de Massachusetts. Sed oni ne metis esperon sur lin, opiniante, ke li estas ne politikisto, sed altranga internacia oficisto, kaj li servos nur en la servodaŭro de 5 jaroj, apartentaj al Afriko.

Iuj opiniis, ke en la servodaŭro de Kofi Annan, ofte aperis krizoj en Afriko, ekzemple tiuj en Kongolando kaj Sudano. Sed en la okuloj de afrikanoj, Annan estas perfekta kaj respektata homo. Ili diris, ke eksiĝo de Annan perdigis al Afriko "bonan aŭskultanton", kaj ili sopiros pri li. Ganaanoj, kiuj laŭte kriis al Annan "Patro! Patro!", diris, ke UN, restigita de Annan, estas pli forta ol tiam, kiam li enoficiĝis antaŭ 10 jaroj. Laŭ opiniosondo, se li partoprenos en la elektado de ganaa prezidento en 2008, li probable eniros en la duaraŭndan balotadon. Ganaa prezidento varme diris, "Ni bonvenigos vian revenon." En 2001 UN kaj Kofi Annan akiris nobelpremion pri la paco. Li estas la unua el servantaj ĝeneralaj sekretarioj de UN, kiu ĝuas tiun ĉi honoron. En 2004 Annan ricevis kalumnion pro ofendo al Usono. En tiu ĉi jaro skandalo el la Plano de UN pri Ŝanĝo de Nutraĵo per Petrolo de UN estis malkaŝita. Lia filo implikiĝis en kontraŭleĝa negoco, kaj poste aperis seksa skandalo de pacprotekta trupo de UN en Kongolando (Kinŝaso). Iuj usonaj parlamentanoj postulis eksiĝon de Annan, kritikante, ke li faris UN-on la ejo, neefikeca kaj korupta kun la ideologio kontraŭ okcidentaj landoj. Bush diris, ke la fido de usonanoj al UN jam atingis la fundon. Estas feliĉe, ke post enketo oni trovis Annan senkulpa. Tamen tio jam multe lacigis lin.

La 19-an de septembro Annan faris parolon en la Ĝenerala Asembleo de UN por adiaŭo. Li diris, "Ni kune puŝis grandegajn rokojn al montsupro, kvankam iuj ruliĝis el niaj manoj malsupren; kun obstina sento mi transdonos mian oficon al alia, kaj mi esperas, ke ni kune posedu belan estontecon." Tuj post lia parolo eksplodis longdaŭra kaj varma aplaŭdo. Oni esprimis al li sinceran respekton.