• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-09 16:46:40    
Margaret Chan volas servi kiel internacia funkciulo (foto)

cri

La 8-an de novembro en kunveno de la Plenuma Komitato de la Monda Organizo por Sano, sinjorino Margaret Chan el Hongkong estis rekomendita kiel sola kandidato por la ofico de ĝenerala direktoro de tiu ĉi organizo. Ŝi estos prezentata al speciala kunveno de la Monda Asembleo por Sano por sankcio. Se ŝi estos oficiale nomumata, ŝi estos la unua ĉino, kiu gvidos tiun ĉi organizon de UN.

Ŝi ekservis en la registaro de Hongkong en 1978, kaj enoficiĝis kiel estro de la Departemento por Sano de Hongkong junie de 1994. En 2003, post la ŝtormo de la epidemio sarso ŝi rezignis la oficon kaj enoficiĝis kiel asistanta ĝenerala direktoro de la Monda Organizo por Sano, responda pri mediprotekto kaj preventado kontraŭ infektaj malsanoj. Fako de la organizo pri kunagado kontraŭ birdgripo estas gvidata ĝuste de ŝi.

Margaret Chan estas prudenta specialisto pri krizo de publika sano kaj havas valorajn spertojn pri traktado de infektaj malsanoj. En la batalo kontraŭ birdgripo kaj sarso ŝi plene elvolvis sian talenton. Pro tio ŝi estis laŭdata de oficistoj de la Monda Organizo por Sano kaj samprofesiuloj en la mondo.

Dum la servodaŭro en la Departemento por Sano de Hongkong ŝi sin dediĉis por starigi efikan fundamentan kuracan sistemon por loĝkvartaloj kaj liveri sanigan servon al infanoj kaj maljunuloj. Ŝi ellaboris kaj perfektigis aliajn porsanajn politikojn kaj starigis kunlaborojn inter Hongkong kaj la ekstero. En 1999 ŝi gajnis la Oficistan Ordenon de Britio.

Ŝi havas maturan kaj ampleksan konsideron pri la estonteco de la Monda Organizo por Sano. Ŝi opiniis, ke pro rapida cirkulado en la nuna mondo novaj infektaj malsanoj tre facile disvastiĝas kaj alportas gravan damaĝon al la socio, tial fruaj antaŭaverto kaj kontraŭrimedoj povas levi preventan kapablon en la mondo. Ŝi diris, ke du defioj, kiujn alfrontas la Monda Organizo por Sano, estas kiel preventi kaj regi birdgripon kaj aliajn infektajn malsamojn kaj helpi al evoluantaj landoj plibonigi la sistemon por publika sano. En konkura kampanjo pri la ofico de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo por Sano ŝi diris, ke se ŝi elektiĝos, ŝi plifortigos administradon al la organizo, alprenos praktikajn teknikajn rimedojn kaj efikan strategion, koncentros ĉiujn fortojn al raciaj gravaj laboroj, kaj klopodos antaŭenpuŝi esploron pri vakcino, precipe pri tiu imuna kontraŭ birdpripo.

Ŝi diris ankaŭ, ke se ŝi enoficiĝos kiel la ĝenerala direktoro de la organizo, ŝi klopodos ludi la rolon de internacia funkciulo kaj servi por justeco. "Mi diligente laboros. Mia rigardo najlos la celon, kune starigitan de ni, miaj oreloj aŭskultos ĉiujn, kaj mia koro malfermiĝos al popoloj el diversaj landoj."