La 13-an de novembro en Pekino, membro de Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Luo Gan esprimis, ke justica laboro de Ĉinio devas lerni kaj referenci eksterlandajn spertojn.
Intervidiĝante kun unua juĝisto de Mongola Plej Supera Juĝejo Batdelger, Luo Gan diris, ke Ĉinio alte atentas gravan rolon de leĝsistemo en ekonomia konstruado kaj socia disvolvo. Justica laboro de Ĉinio ne nur evoluas laŭ ĉina stato kaj realo, sed ankaŭ devas lerni kaj referenci eksterlandajn spertojn.
Luo Gan ankaŭ donis altan takson al glata disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio.
Batdelger esprimis, ke Mongolio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en justica kampo, interflui spertojn kaj reciproke referenci por akceli disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj.
|