• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-15 15:13:28    
Robert Gates kandidatiĝis por nacidefenda sekretatio (foto)

cri

Donald Henry Rumsfeld, la usona nacidefenda sekretario, rezignis la oficon, post kiam la Demokrata Partio denove prenis regpovon en la usona Kongreso. Bush kandidatigis Robert Gates por tiu ĉi ofico. Robert Gates, kiu servas kiel derektoro de Agrikultura kaj Mekanika Universitato de Teksaso, tuj estas atentata de la mondo. De 1991 ĝis 1993 Robert Gates servis kiel direktoro de CIA (Centra Informa Agentejo) en la usona registaro de la prezidento George Herbert Walker Bush. En 2002, forlasinte la politikan terenon, li ekservis kiel direktoro de la Agrikultura kaj Mekanika Universitato de Teksaso. Li estas veterano de la usona informa institucio. En 1966 li ekservis por CIA, kaj tie li laboris 27 jarojn en servodaŭro de 6 prezidentoj. Pro tio li estas konsiderata kiel veterana informa specialisto en Vaŝingtono.

Li laboris en la Ŝtata Sekureca Konsilio kaj liveris informan servon al 4 prezidentoj el la Demokrata Partio dum 9 jaroj en CIA. Post la evento de la 11-a de septembro, Bush entreprenis reorganizi la informan institucion, kaj invitis lin al la ofico de direktoro de CIA en 2004, tamen li rifuzis tiun ĉi inviton.

La 1-an de februaro, 2005, li publikigis artikolon en retejo de la Agrikultura kaj Mekanika Universitato de Teksaso. Li diris, "El amaskomunikiloj kuras pli kaj pli multe da onidiroj, ke mi forlasos la universitaton kaj enoficiĝos kiel direktoro de CIA." Poste li diris, "Jam estas tempo ĉesigi tiujn onidirojn. Jes, fakte mi ricevis inviton al tiu ĉi ofico, sed mi rifuzis tiun ĉi oficon en la lasta semajno. La decido, kiun mi faris, eble estos la plej malfacila por mi en la tuta vivo."

Posttagmeze de la 8-a de novembro en gazetara akcepto Bush anoncis, ke en la lasta semajno li interparolis kun Robert Gates, kaj ili diskutis pri sukcedo de la nacidefenda sekretario. Bush diris, ke tiam li jam planis, ke spite al ia ajn rezulto de la mezperioda elektado, li kandidatigos Robert Gates por la ofico de nacidefenda sekretario; se li portos tiun ĉi oficon, li alportos al Usono novan koncepton kaj riĉajn administrajn spertojn; li bone scias, ke ni troviĝas en la tutmonda batalo kontraŭ terorismo.

Post tiu ĉi kandidatigo, usonaj amaskomunikiloj kaj specialistoj montris, ke li havas riĉajn spertojn pri informado, tamen neniun pri milito, pro tio li eble ricevos interpelacion en publika aŭskulto de la Senato.

Decembre de 2004, en kunveno, okazinta en Universitato de Rice, li diris, "Terorismo estas defio al la tuta mondo, tial necesas multaj jaroj por rezisti kontraŭ terorismo. Mi estas certa, ke teroristoj refoje atakos Usonon."