• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-22 15:58:44    
Nancy Pelosi enoficiĝos kiel prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj(foto)

cri

La 7-an de novembro, la Demokrata Partio triumfis en la usona mezperioda elektado. Ĝi prenis regpovon de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj egale dividis kun la Respublika Partio sidlokojn en la Senato. La unua, kiu proklamis tiun ĉi triumfon, reprezentante la Demokratan Partion, estas sinjorino Nancy Pelosi, demokrato kaj membro de la Ĉambro de Reprezentantoj, el Kalifornio. Ŝi diris, "Hodiaŭ ni kreis historion, kaj ni progresos plu." Estas certe, ke Nancy Pelosi, la nuna estro de minoritato en la Ĉambro de Reprezentantoj, enoficiĝos kiel prezidantino de la Ĉambro de Reprezentantoj, la unua en la usona historio.

Nancy Pelosi estas 66-jara kaj servas kiel kongresano en pli ol 20 jaroj. Post kiam la Demokrata Partio malsukcesis en la mezperioda elektado de 2002, kaj Dick Gephardt rezignis la oficon de estro de la Demokrata Partio en la Ĉambro de Reprezentantoj, ŝi per absoluta supereco gajnis tiun ĉi oficon.

Preninte tiun ĉi oficon, ŝi diris, ke la Demokrata Partio devas distingi sian politikon disde tiuj de la prezidento Bush kaj la Respublika Partio. Laŭ ŝi, la malsukceson kaŭzis eble tio, ke la Demokrata Partio ne klare esprimis sian politikon al la popolo. Ŝi diris, "Se la publiko ne aŭdis nian informon, ni do devas lerni de tia reago. Tio ne signifas, ke ni ne klopodis komuniki informon al la publiko, kaj, ke ni ne havis agadan programon, tamen se ili ne aŭdis, ni nepre devas pli klare esprimi nian karakterizon kaj la diferencon inter ni kaj la Respublika Partio."

Pro sinsekvaj malsukcesoj, al la Demokrata Partio necesas introspekto. Tiam Nancy Pelosi diris al demokratoj, ke la defio, kiu la Demokrata Partio alfrontas, estas solidariĝi ĉirkaŭ gvidanto, kiu kapablas starigi aliancon, kaj ellabori politikojn, diferencajn de tiuj de prezidento Bush kaj la Respublika Partio. "La Demokrata Partio devas serĉi komunan vidpunkton inter si kaj la prezidento Bush kaj la Respublika Partio por interesoj de la usona popolo. Sed rilate al aliaj problemoj, pri kiuj ni ne havas komunan vidpunkton, ni nepre devas persisti en la propra starpunkto."

Nancy Pelosi sendube faris grandan meriton por la Demokrata Partio en ĉi-jara mezperioda elektado. Ŝi kolektis 50 milionojn da usonaj dolaroj por la elektada kampanjo, tio rompis rekordon kaj ankaŭ kreis favorajn kondiĉojn por ŝia gajno de la ofico de prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj.

Vespere de la 7-a de novembro ŝi esprimis impreson pri la venko. Ŝi diris, ke post enoficiĝo, la unua afero, kiun ŝi faros, estas ŝanĝi la usonan politikon pri Irako, ĉar en la elektado la usona popolo klare komunikis la informon, ke okazigo de la iraka milito estas erara decido, en la milito ĉirkaŭ 3 000 usonaj armeanoj mortis kaj la ĉiusemajna elspezo atingis 3 miliardojn da usonaj dolaroj, tial Usono nepre devas ŝanĝi la direkton.