• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-24 14:49:40    
Konfuzia Instituto inaŭguriĝis en Meksiko (foto)

cri

La 22-an de tiu ĉi monato en Meksiko inaŭguriĝis Konfuzia Instituto, la unua en la Latinameriko. Ĝi servas kiel la fenestro, diskonigi la ĉinan kulturon.

Antaŭe la Konfuzia Instituto de Meksiko estis nomata Ĉina Kultura Instituto, fondita en 1999. La 22-an de tiu ĉi monato, sinjorino Xu Lin, direktoro de la Oficejo de Ĉinlingva Konsilio Internacia sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj sinjorino Peng Chunli, direktoro de la Konfuzia Instituto de Meksiko, subskribis interkonsenton pri fondo de la Konfuzia Instituto kaj inaŭguris la instituton. En la inaŭguro sinjorino Xu Lin diris, ke la Konfuzia Instituto havas la mision, diskonigi la ĉinan kulturon kaj instrui la ĉinan lingvon al la meksikia popolo; ĝi servas kiel la ponto inter la du landoj por akceli la reciprokan konon kaj amikecon. Ĉinoj, ĉindevenuloj kaj la ĉina ambasadorejo en Meksikio faris grandan klopodon en pli ol 7 jaroj por la fondo de la Konfuzia Instituto. Ŝi diris, "En Meksikio ĉinoj estas relative malmultaj. Ĉi tie ili estas tre malfacilaj en entreprenado kaj diskonigo de la ĉina lingvo. Ni devas ŝuldi fondon de la Konfuzia Instituto al ilia klopodo."

La Konfuzia Instituto multe plaĉas al ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Meksikio. Li Hanqiang, ĝenerala sekretario de la Konfuzia Instituto, diris, "Mi estas ido de ĉinaj elmigrintoj kaj naskiĝis en Meksikio. En la infanaĝo mi ne povis multe lerni la ĉinan kulturon. Mi havas du infanojn, kaj mi esperas, ke ili multe konu Ĉinion. Tiu ĉi lernejo fondiĝis en 1999. Same kiel mi, multaj ĉindevenulaj gepatroj esperas, ke la infanoj daŭrigu la ĉinan kulturon. Komence en la lernejo estis nur 16 lernantoj. Helpate de la ĉina ambasadorejo la lernejo multe disvolviĝis. Starigo de Konfuzia Instituto estas tutgloba plano por diskonigo de la ĉina kulturo. Nia lernejo, malgranda, havas la ŝancon partopreni en tiu ĉi plano, tio por ni estas granda inspiro. Ni esperas, ke ni progresu kune kun la Konfuzia Instituto kaj Ĉinio."

Dai Chaofu, oficisto el la ĉina ambasadorejo en Meksikio, responda pri eduko, diris al raportisto, ke de la lastaj jaroj, la nombro de meksikiaj lernantoj de la ĉina lingvo multe pliiĝas. En Meksikio estas 27 lernejoj kaj entreprenoj, en kiuj funkcias la ĉinlingva kurso, kun 3 000 lernantoj. En la inaŭguro de la Konfuzia Instituto raportisto renkontis amindan knabinon. Ŝi salutis raportiston per simplaj frazoj en la ĉina kaj ankaŭ montris ĉinajn ciferojn, skribitajn de ŝi sur nigra tabulo. Ŝia patrino diris al raportisto, ke ĉinaj ideogramoj multe plaĉas al la knabino. "En la infanaĝo mia filino interesiĝis pri Ĉinio, ĉar en la elementa lernejo, en kiu ŝi lernas, estas ĉinaj infanoj, baldaŭ ŝi amikiĝis kun ili kaj interesiĝis pri la ĉina lingvo. En la lastaj 2 jaroj ŝi ĉiam petis, ke ni sendu ŝin por lerni la ĉinan. Ĉi tie estas bona cirkonstanco, kaj instruistoj estas tre fervoraj, tial ni sendis ŝin al tiu ĉi instituto. En la hejmo mia filino ofte babilas kun mi pri lernado de la ĉina lingvo. Kiam ni vizitas bibliotekon, ŝi ĉiam serĉas ĉinajn librojn, kaj poste kopias ĉinajn ideogramojn laŭ la libroj. Ni multe ĝojas pro fondo de la Konfuzia Instituto. Mi esperas, ke estontece mia filino pli multe konu la ĉinan kulturon.

Chen Junbo, delegito de la Oficejo de Ĉinlingva Konsilio Internacia, responda pri nordamekrikaj aferoj, opinias, ke de la lastaj jaroj en la nordamerika regiono multaj entuziasmas pri la ĉina lingvo, kaj diskonigo de la ĉina lingvo montris bonan perspektivon. Li diris, "De la lastaj du jaroj en la nordamerika regiono multaj entuziasmas pri lernado de la ĉina lingvo. Ni planas starigi 5 Konfuziajn Institutojn en Meksikio. En Usono estas 14 Konfuziaj Institutoj kaj ni traktas kun usona flanko por 6 pluaj. Pro la nesufiĉeco de ĉinlingvaj lernolibroj, ni starigis retejon, de kiu oni povas aĉeti lernolibrojn.