• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-29 14:34:56    
Ĝenerala direktoro de IAEA Mohamed el Baradei (foto)

cri

En 1964, 22-jara Mohamed el Baradei enoficiĝis en la egipta Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj komencis la diplomatan vivon. Poste li dufoje servis kiel membro de la egipta delegacio konstanta en UN. En 1984, pro riĉaj spertoj el la laboro en internacia organizo, li ekservis en sekretariejo de IAEA (Internacia Atom-Energia Agentejo).

De 1984 ĝis 1987 li sinsekve portis kelkajn oficojn en IAEA. En 1993, pro la elstara laboro, li estis nomumita kiel asistanto de ĝenerala direktoro de la agentejo, responda pri eksteraj aferoj. La 1-an de decembro, 1997, li sukcedis la svedon Hans Blix kaj enoficiĝis kiel ĝenerala direktoro de IAEA. Septembre de 2001 li refoje gajnis tiun ĉi oficon. Dum tiu ĉi periodo li sin provis en la iraka milito kaj nuklea krizo de Irano kaj Nordkoreio. Junie de 2005, Konsilio de IAEA unuanime konsentis, ke li servu plu sur tiu ĉi posteno. Septembre de 2005 en la 49-a Konferenco de IAEA oni aplaŭde aprobis la nomumon al Mohamed el Baradei. Por li tio jam estas la sinsekva 3-afoja enoficiĝo sur tiu ĉi posteno. La 4-jara servodaŭro komenciĝis en la 1-a de decembro de 2005. Mohamed el Baradei scipovas la araban, anglan kaj francan. Li havas filinon kaj filon. En junio de 1998 kaj januaro de 2002 li vizitis Ĉinion.

Rilate la problemon, ĉu Irako posedas detruajn armilojn, Mohamed el Baradei proponis justan kontrolon kaj esprimis dubon pri informoj, liveritaj de Usono. Antaŭ la iraka milito, li dufoje prezentis raporton pri la kontrolo al la Sekureca Konsilio. Li anoncis, ke kontrolantoj de IAEA ne trovis detruajn armilojn en Irako, kaj petis, ke la Sekureca Konsilio daŭrigu la kontrolon plu je kelkaj monatoj.

Delonge Usono akuzas, ke Irano sekrete disvolvas nukleajn armilojn pretekstante utiligon de nukleo por civila celo. Usono persistas prezenti la iranan nuklean problemon al la Sekureca Konsilio de UN, kaj kelkfoje pretendis praktiki punon al Irano. Mohamed el Baradei opiniis, ke antaŭ ol oni trovos fidelan ateston, la plej prudenta kaj racia maniero estas tio, ke oni alprenu malvarman trakton al tiu ĉi problemo. Li rezolute oponas kontraŭ puno al Irano. Pro lia klopodo, decembre de 2003 Irano subskribis aldonan interkonsenton de la Traktato pri Nuklea Nedisvastigo.

Mohamed el Baradei urĝis al Nordkoreio kunlabori kun IAEA, kaj esperis solvi la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo per diplomatia maniero. Li ankaŭ apelaciis al Sudkoreio teni travideblecon kaj akurate informi al IAEA pri la nuklea provo de Nordkoreio.

Pro lia elstara laboro en traktado de internacia nuklea problemo, delegitoj de evoluantaj landoj el 35 membroj de la Konsilio de IAEA plejparte postulis lian refojan enoficiĝon.