• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-01 18:16:37    
Templo Nalanda – loko al kiu pilgrimis Xuanzang

cri

Ĉu vi scias, kiu ĉino estas la plej fama en la historio de Hindio? Li estas neniu alia ol la bonzo Xuanzang de la dinastio Tang, en la sepa jarcento. Antaŭ pli ol 1 300 jaroj, Xuanzang, spertante malfacilojn kaj danĝerojn, pilgrimadis okcidenten al Nalanda, fama budaisma templo en la antikva Hindio kaj fariĝis, en la koro de ĉinoj kaj hindoj, sendito disseminta la budaisman kulturon kaj amikecon inter Ĉinio kaj Hindio. Jen estas sonraporto titolita: "Vizito al la templo Nalanda – al kiu pilgrimis Xuanzang".

La ruino de la templo Nalanda situas en la vilaĝeto Bada Gaon, sudoriente de Batana, ĉefurbo de la ŝtato Bihar en norda Hindio. La ruino, konsistanta el haloj, bonzaj loĝdomoj, pagodoj kaj temploj, longas je 10 kilometroj kaj larĝas je 5 kilometroj. El la falintaj domoj kaj muroj oni ankoraŭ povas vidi ĝian imponecon. Hinda ĉiĉerono Kedar Brasad klarigis la signifon de la nomo de la templo:

"Fakte Nalanda konsistas el du vortoj: Nalan kaj da. Nalan signifas lotusfloron, simbolon de intelekto; da signifas donon. Do Nalanda estas loko donanta intelekton. La templo Nalanda estis la akademia centro de la budaista mondo."

De la kvina jarcento ĝis la 12-a, la templo Nalanda estis unu el la gravaj budaismaj instruaj kaj esploraj centroj de Hindio kaj meritis esti la unua internacia universitata urbeto en la mondo. En la prospera tempo tie kolektiĝis budaismaj erudiciuloj; iuj bonzoj venis tien de Ĉinio, Koreio, Japanio kaj aliaj landoj, interalie estis Xuanzang. Kedar Brasad konigis al ni pri la monaĥismo de Xuanzang en la templo:

"Xuanzang venis al la templo Nalanda en la sepa jarcento. Ĉi tie li, kiel lernanto, studis budaismajn klasikaĵojn en la unuaj kvar jaroj. Poste li donis instruadon ĉi tie du jarojn. Tiam la templo Nalanda sin trovis en sia plej prospera tempo. En ĝi, kun granda areo, lernis pli ol dekmil bonzoj. Multis la specialecoj. Oni donis lecionon en la hinda antikva lingvo palio."

Fininte studadon li revenis al la patrolando, kunportante de si transskribitajn sutrojn kaj ankaŭ sutrojn donacitajn de la loka reĝo. Ĉe la fino de la 12-a jarcento la templo Nalanda estis forbruligita, ankaŭ la multegaj sutroj en la templo pereis en la incendio. La sutroj portitaj de Xuanzang al Ĉinio fariĝis nombreblaj budaismaj klasikaĵoj.

Malproksime de la templo Nalanda estas la budaisma sankta Bodhagaya, kie laŭ legendo la fondinto de budaismo Ŝakjamunio perceptis la veron de la vivo kaj kreis budaismon. Li multfoje vizitis la templon Nalanda. Bonzo Kushilipriya, kiu protektas la sanktan statuon de Ŝakjamunio, diris:

"En la templo Nalanda majstro Xuanzang studis sankriton kaj palion kaj budaismajn klasikaĵojn. Li alportis al Ĉinio budaismajn klasikaĵojn, kiuj plue enkondukiĝis en la Korean Duoninsulon kaj Japanion. Li donis grandan kontribon."

Fakte Xuanzang kontribuis multe pli. En sia verko "Notoj de dinastio Tang pri okcidento" li detale priskribis la templon Nalanda, inkluzive de la eduka sistemo, la strukturo, dispozicio, situo kaj aliaj de la templo. Ĉiĉerono Kedar Brasad konigis, dirante, ke tiuj spuroj donis helpon al la templo Nalanda, kiu finfine restariĝis en la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento.

"Forbruligite, la templo Nalanda subŝlimiĝis. Herbaĉoj kovris la tutan universitatan urbeton, eĉ post longa tempo oni ne sciis pri ekzisto de la templo. Estas feliĉe, ke Xuanzang laŭfakte notis en sia taglibro ĉion en tiu tempo. Laŭ tio, brita kavaliro Cunningham konfirmis, ke tie estis la templo Nalanda."

Memore al Xuanzang el la dinastio Tang, en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento Ĉinio kaj Hindio konstruis Memorhalon pri Xuanzang, proksime al la templo Nalanda. Doktoro S. P. Sinha laboras en la memorhalo. Li tiel taksas Xuanzang:

"Ĉina bonzo Xuanzang estis tre grava personulo en la historio. Li faris tre gravan kontribuon ne nur al disvastiĝo de budaismo en Ĉinio kaj en aliaj mondpartoj, sed ankaŭ al la amikeco inter Hindio kaj Ĉinio kaj al perfektigo de la hinda historio. Hodiaŭ ni prenas lin kiel veran senditon de la Budho. Li alportis budaismon al diversaj lokoj de la mondo."

Por lokanoj Xuanzang des pli estas sendito seminta amikecon. Sinjoro Dilip Kumar Singh el Bodhagaya diris:

"Majstroj Xuanzang kaj Faxian iam venis al Hindio. Ili kondukis budaismon al Ĉinio, Japanio kaj aliaj lokoj. Pasintece, estis tre bonaj la rilatoj inter niaj du landoj, kaj nun la rilatoj ankoraŭ estas bonaj. Laŭ mi, kiam niaj rilatoj estas bonaj, pli da ĉinoj venas al Hindio kaj pli da hindoj al Ĉinio kaj pro tio niaj rilatoj estas ankoraŭ pli bonaj kaj ni povas kunekzisti ankoraŭ pli harmonie."