Ĝis nun, la totala nombro de ĉinaj entreprenoj de verdaj manĝaĵoj jam proksimiĝis al 4 mil, kaj la specoj de iliaj produktaĵoj superis dek mil.
Tiujn ciferojn malkaŝis s-ro Niu Dun, ĉina vicministro pri agrikulturo en foiro de ĉinaj verdaj manĝaĵoj okazanta en Ŝanhajo. Li diris, ke de la lastaj jaroj, la ĉina industrio de verdaj manĝaĵoj tenas rapide kaj sane disvolvan tendencon, kaj la verdaj manĝaĵoj jam fariĝis famaj markoj de sekuraj kaj bonkvalitaj agrikulturaĵoj.
La ĉina industrio de verdaj manĝaĵoj fondiĝis en la jaro 1990. Ĝis la fino de 2005, la jara produktkvanto de ĉinaj verdaj manĝaĵoj atingis 63 milionojn da tunoj.
|