• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-08 07:59:28    
Liu Xinwu: Sankta Kvieto

CRI

Mi ankoraǔ memoras tion, kio okazis en mia infaneco. Tiam mia hejmo sidis sur la Leona Monto ĉe la suda bordo, en Chongqing (la nuna municipo). De tie ni ofte grimpis sur pli altan, nomatan Zhenwu, por ludi. Iu sekcio de la vojo kondukanta al la monto Zhenwu estis tre danĝera, fakte kornico kun roka krutaĵo sur unu flanko kaj abismo sur la alia. Tiutage mi tre ĝojis pro agrabla ludo. Revenante mi jen trotis jen hopis ĉe la kornica rando. Ĉion mi, nur 7-jara tial ne komprenanta ankoraǔ la valorecon de la vivo, intence faris por ĝui koleron kaj maltrankvilon de la patrino. Sube, en la abismeca valo, tronis kurioza ŝtonego meze de herbaĉoj. La kuriozeco evidentis el tio, ke la ŝtonego ŝajnis volvita boao kun levita kapo. Legendo diris, ke trafinte ĝian korpon per ŝtoneto ĉiu, ĉu virino ĉu viro, ricevos filon. Tion mi aǔdis ĉe adoltoj, neniom komprenante. Tamen scivolo instigis, ke ankaǔ 7-jara bubo provu la fortunecon. Nu, eĉ pli terure al kiu vidas lin, ne kapablan teni ekvilibron, ĵeti ŝtoneton al la ŝtona boao!

Mi memoras ankoraǔ la silueton kaj mienon de mia patrino. Preskaǔ tute sin kroĉante al la apika roko, ŝi malrapide sin movis antaǔen. Ŝi certe tre pentis, ke antaǔ ol atingi la endanĝerigan sekcion ŝi ne firme tenis min je la mano. Sin trenante antaǔen, ŝi ĉiam fiksis la okulojn al mi. Mi ankoraǔ petoleme saltis kaj ĵetis ŝtonetojn, hihiante de tempo al tempo por ŝin inciti. Mia vigleca vivo pendis ĉe la kornica rando, nur je kelkaj coloj.

Poste, precipe post adoltiĝo, mi forte miris, rememorante la mienon kaj teniĝon de mia patrino en tiu okazo, ĉar, laǔ la psika logiko kaj la konduta, ŝi devus esti terurita kaj panike krii al mi, eĉ alhasti por min reteni, sed ŝi restis ĉiam kvieta, nek vokante min, nek hurlante kontraǔ mi, nek alhastante, tamen silente min rigardante, kun la lipoj kunpremitaj, kaj atente movante sin, ĉiam kun la sama distanco disde mi.

Fininte tiun sekcion kaj farinte ĝiron, mi trovis min sur sekura vojo borderita de longaj digitarioj kaj vastaj arbustoj. Nur tiam mia patrino atingis min kaj prenis mian manon. Same, ŝi diris nenion, nek kolerante nek bruante, tamen mi sentis fridon kaj ŝviton tra ŝia mano.

En mia mezaĝo, ĉi tio estis menciata, ne atendite, kaj pro kio mi jam forgesis. Mi demandis, kial ŝi tiom kvietis.

"Unue, en tia okazo oni devas esti aplomba. Vi nervoziĝus, eble eĉ perdus la ekvilibron kaj falus suben, se mi krius kaj riproĉus vin; due, mi rimarkis, ke vi komprenas la danĝeron de la vojeto, sed vi volis intence kolerigi min..." Sekve ŝi klarigis, ke kvankam mi vidis la danĝeron, tamen pro la troa juneco mi ne povis konscii la absurdecon de tia petolo nek kompreni la valoron de la vivo; malgraǔ tia stulteco mi povis ankoraǔ regi min kontraǔ troa folo, ĝuante la aventuron. Post kiam ŝi finis sian klarigon, mi tre miris pri la profundeco de ŝia menso.

Ĝis nun jam pasis pli ol 10 jaroj de post forpaso de mia patrino, kiu postlasis al mi abundon da spiritaj heredaĵoj el kiuj tio estas grava parto, ke mi estu ekstreme sobra kaj aplomba okaze de serioza danĝero aǔ granda ĝojo.