La 8-an de decembro, en la Xichang-a Satelito-pafa Centro, Ĉinio sukcese sendis la meteologian sateliton "Fengyun n. 2 D" en la difinitan orbiton per la transporta raketo "Changzheng n. 3 A".
La kliento de la nomita meteologia satelito estas Ĉina Meteologia Administracio. La satelito povas fari kontinuan meteologian monitoradon al la terglobo, kolekti kaj transsendi donitaĵojn el la monitorado de meteo, maro ktp.
La pafo de la menciita satelito estas la 11-a sinsekva sukcesa pafo de post la jaro 1994, kiam la ĉina transporta raketo "Changzheng n. 3 A" eklaboris. La sukcesiga proporcio de la nomita raketo estas centprocenta.
|