• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-19 16:41:53    
Predikado de 7-jara knabo en meksikia Parlamento

cri

Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, la problemo pri kontraŭ-leĝaj migrintoj estas malfacila problemo ĝenanta Usonon kaj Meksikion kaj pro tio multaj familioj disiĝis. Por restigi sian patrinon, la sep-jara knabo nomata Saul Arellano brave iris en la meksikian Parlamenton, la 14-an de julio, por fari predikadon al parlamentanoj por ke ili donu rimedojn por malhelpi la usonan registaron forpeli lian patrinon.

Saul Arellano estas usona civitano kaj lernas en dua klaso de elementa lernejo. Ankaŭ lia patrino Elvira Arellano el meksikia meza ŝtato loĝas en Usono. Lastatempe, li venis al Meksiko, klopodante por ke lia patrino restu en Usono.

Antaŭtagmeze de la 14-a de la lasta novembro, enirinte en la meksikian parlamentejon, li tuj estis atentata. Briladis fulmolampoj, raportistoj svarmis al li. Iuj parlamentanoj stariĝis kaj intencis manpremon kun li. Tia situacio tuj konsternis la knabon, kiu estis vigla kaj brava en ordinaraj tagoj. Li ne povis ne elekti por si foran sidlokon en la halo de la parlamento kaj silentetis klininte la kapon.

Post momento li multe trankviliĝis kaj komencis sian "predikadon" en la meksikia Parlamento. Proksimume 500 parlamentanoj aŭskultis lian "mallongan parolon". Saul Arellano, kiu povoscias la lingvojn anglan kaj hispanan, diris hispane antaŭ mikrofono: "Parlamentanoj de la meksikia Parlamento, mi esperas, ke vi helpos al mi apelacii al usona prezidento Bush, ke li ĉesu forpeli mian patrinon. Tiamaniere, mi kaj mia kara panjo kaj ankaŭ aliaj multaj similaj familioj povos vivi kune en Usono."

Lia parolo kortuŝis la parlamentanojn. Ili decidis skizi rezolucian projekton, apelaciante al la Parlamento interveni en tion por ke Elvira ne estu forpelita de la usona registaro. Ili ankaŭ esprimis, ke se eblos, ili urĝos la Parlamenton prezenti la koncernan rezolucian projekton al la usona Kongreso por ke la lasta ĉesu aŭ almenaŭ prokrastu la forpelon al la patrino de Saul Arellano kaj al aliaj gepatroj, kiuj sin trovas en simila situacio.

Membro de la meksikia Parlamento sinjoro Jose Jacques diris: "Se tia rezolucia projekto estos sankciita de la usona Kongreso, tio do estos senprecedenca, kaj eble influos la sorton de 4,9 milionoj da infanoj kia Saul Arellano, kiuj jam akiris usonan ŝtatanecon, tamen iliaj gepatroj, inter kiuj almenaŭ patro aŭ patrino estas kontraŭleĝa enmigrinto, vizaĝas al forpelo." Jose Jacques mem iam loĝis en Usono 33 jarojn kaj liaj filino kaj bonepino ankoraŭ vivas en Usono.

Sinjorino Elvira Arellano, 31-jara, do la patrino de Saul Arellano, ŝtele transiris la landlimon inter Meksikio kaj Usono en 1997 kaj estis kaptita de la usona landlima patrolo kaj estis resendita. Post nelonge ŝi denove ŝtele transiris la landlimon, laboris en Oregono kaj en 2000 venis al Ĉikago. En 2002 ŝi estis refoje arestita. Tribunalo verdiktis ŝin je krimo de pseŭda identigilo kaj decidis ŝin forpeli en la 15-a de aŭgusto de la kuranta jaro. Tamen por eviti resendon, la fraŭlina patrino loĝis kune kun Saul Arellano en preĝejo de Ĉikago kaj almozpetas.

La filo kaj patrino vivas malfacile sed agrable. Ili loĝas en ĉambreto sur la dua etaĝo de la preĝejo en Ĉikago. La ĉambreto estas plenplena de ludiloj kaj lernolibroj de la filo, kiu vivante en tia situacio estas pli firma kaj prudenta ol la samaĝuloj. Li iam esprimis al nia raportisto en la meksikia Parlamento, ke li venis sola al Meksikio, tamen maltrankvilas timante, ke la patrino estas forpelita, kiam li ne estas en Usono.

Fakte, antaŭ ol sia predikado en la meksikia Parlamento, Saul Arellano ĉiamaniere klopodis por restigi sian patrinon. En la pasintaj monatoj, li prelegis ĉie en Usono kaj ankaŭ skribis leteron al usona prezidento Bush kaj aliaj gvidantoj petante, ke ili ĉesu forpeli kontraŭleĝajn enmigrintojn por ke la familianoj povu vivi kune en Usono.

Tamen ĝis nun la usona flanko ŝajne ankoraŭ ne estas kortuŝita de la knabo. Usona oficisto esprimis lastatempe, ke laŭ usona koncerna leĝo preĝejo ne devas esti rifuĝejo de la forpelendaj kontraŭleĝaj enmigrintoj. Kvankam Elvira Arellano naskis infanon en Usono, tamen la usona leĝo ne povas protekti milojn kaj milojn da "Elvira" el forpelo. Kia estos la sorto de la patrino kaj filo? Ĉu la brava kaj saĝa Saul Arellano sukcesos? Oni povas nur atendi.