• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-22 07:07:00    
Ma Ding: Mikse Loĝata Kortodomo

CRI

Wang Er ŝanĝis per 2 nordaj ĉambroj en mikse loĝata kortodomo apartamenton en etaĝdomo, konsistantan el 2 ĉambroj kaj 2 salonoj, tial oni asertis, ke li gajnis el la ŝanĝo. Post vakigo de la 2 ĉambroj, mezaĝa homo gvidis 3 laboristojn kiuj entiris ĉaron da brikoj kaj ĉaron da grandaj adoboj. Mi ne komprenis, kion ili volas konstrui. Paŝinte tien mi trovis, ke ili intencas fari terliton.

Terlito, ne fremda al mi. Kiom komforte kaj agrable disetendiĝi en terlito varmigata en vintra tago post laciga kampolaboro!

"Terliton?" mi demandis.

"Terliton!" respondis la mezaĝulo, kiu jam komencis masonadon. "Por miaj gepatroj." Li levis la kapon al mi.

Post kelkaj tagoj venis ja paro da maljunaj homoj – la viro, alta kaj magra, kun lambastono en la mano; la virino, ne alta, sed grasa, kun faldebla tabureto sub la akselo. Li trenis sin en spacon sunradian, tiam ŝi prompte ŝovis la tabureton sub lian postaĵon. Ambaǔ sencele babilis, de tempo al tempo.

En ferio aǔ festa tago la mezaĝulo ilin vizitis, akompanate de la edzino kaj filino.

Poste, mi ofte glitis al ili, por intimiĝi. Subite li kunpremis la kapon, kaj mi legis doloron sur lia vizaĝo. Tiumomente ŝi brakumis lian kapon en sia sino kaj, senĉese karesante ĝin, murmuradis. Mi atentis longan cikatron sur lia kranio, certe lasitan post operacio.

Pli kaj pli malvarme, kaj la olda paro jam varmigis la terliton. Mi portis mian 3-jaran fileton en ilian ĉambron, por ke la infano vidu, kia estas terlito. Vidinte, ke la avo sidas kun krucigitaj kruroj, mia fileto volis fari la samon.

"Lito mordas mian postaĵon!" kriante la infano salte leviĝis, ĝia delikata pugo estis nuda. Kiam ĝi ankoraǔ "indigne" rigardis la liton, ni ĉiuj eksplodis per rido pro amuziĝo.

Aperis serena tago, ni decidis konduki la filon al parko.

"Prefere ne! La vetero baldaǔ malboniĝos," deadmonis la maljuna najbaro.

Mi levis la kapon. Jen kia suno en la vintra komenco! Certe serene en la tuta tago. Kaj mia edzino diris, ke la metestacio jam anoncis, ke estas serene kun pli kaj pli da nubo poste.

Li palpis al si la kapon. "Mia antaǔsento estas pli preciza."

Ne longe post nia enparkiĝo, la suno nerimarkite sin kaŝis. Sekvis pluvo kaj neĝo. Kaj ni tuj kuris en tetrinkejon.

"Miraklo de tiu avo!" patosis mia edzino.

Poste mi rakontis la miraklan kapablon de la maljunulo, post kiam lia filo venis.

"Miraklo? Kuglaj pecoj en lia korpo diris al li, ke la vetero ŝanĝiĝos. Antaǔ ŝanĝiĝo de vetero tiuj pecoj jukigas kaj dolorigas al li la kapon kaj korpon... Mia paĉjo vundiĝis en kampanjo de Shijiazhuang*. Sume 6 pecoj en lia karno, kaj unu en la kapo!"

Post vespermanĝo mi kaj la edzino, brake portanta la filon, vizitis la maljunan paron. Ili tre ĝojis. Mia filo kuris al li kaj prenis liajn manojn. La maljunulo rakontis pri bataloj por liberigo de la ĉina popolo. Tiam la knabeto simulis sin vundita kaj – bum! – falis en la terliton, kio forte amuzis la maljunan paron.

Neniam forgesu la historion!

*Kampanjo de Shijiazhuang: La 6-an de novembro, 1947, okazis kampanjo por liberigi Shijiazhuang, urbon en la okcidenta parto de la provinco Hebei.