• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-25 14:29:11    
Ehud Olmert kaj Mahmoud Abbas kunvenis en Jerusalemo (foto)

cri

Ehud Olmert, israela ĉefministro kaj Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio kunvenis la 23-an de decembro en Jerusalemo, tio estas la unua oficiala kunveno de la duflankaj gvidantoj ekde la lastaj du jaroj. La du flankoj atingis unuecon parte pri redono de imposta enspezo al Palestino, tamen ili ne povis akiri progreson en la problemo pri interŝanĝo de malliberuloj.

Vespere de tiu ĉi tago la kunveno de Ehud Olmert kaj Mahmoud Abbas okazis en la israela ĉefministrejo. Laŭ oficistoj, ĉeestintaj al la kunveno, komence la du gvidantoj varme manpremis kaj reciprokis saluton; la kunveno daŭris du horojn en amika etoso.

Pro tio, ke la kunveno estis rigardata privata renkontiĝo, post la kunveno ne okazis gazetara konferenco, tamen Saeb Erekat, la palestina ĉefdelegito por traktado, prezentis la kunvenon al amaskomunikiloj. Li diris, ke Ehud Olmert konsentis redoni al Mahmoud Abbas impostan enspezon je la sumo de 100 milionoj da usonaj dolaroj. Depost kiam Hamas prenis palestinan regpovon en la komenco de 2006, Israelo blokis impostan enspezon je la sumo de ĉirkaŭ 500 milionoj da usonaj dolaroj, ricevitan de Israelo anstataŭ Palestino, tio akrigis la financan krizon de Palestino, kaŭzitan de ekonomia puno far la internacia socio.

Ehud Olmert konsentis malkonstrui parton de kontrolejoj de la israela armeo, troviĝantan sur la okcidenta bordo de Jordano. Por mildigi humanisman krizon en Gaza, Ehud Olmert konsentis pasadon de 400 kamionoj kun varoj ĉiutage tra la israela varpasejo Karni al aŭ el Gazo. Krome Israelo principe konsentis, ke Egiptio liveru armilojn al palestinaj sekurigaj trupoj, kaj permesis al la palestina brigado Badr en Jordanio garnizoni al Gaza.

Sed la du flankoj ne povis akiri progreson rilate al la problemo pri interŝanĝo de malliberuloj. Palestino esperis, ke Israelo liberigu centojn da malliberigitaj palestinanoj, inkluzive dekojn da kabinetaj ministroj kaj leĝdonaj komitatanoj de Hamas, tamen Ehud Olmert postulis, ke unue Palestino liberigu la israelan armeanon Gilad Shalit, forkaptitan de palestinaj armitoj. Fine la du flankoj konsentis starigi komunan komisionon por fari pluan interkonsiliĝon pri interŝanĝo de malliberuloj. Ehud Olmert avertis Palestinon, ke ĝi devas tuj malhelpi raketan pafadon al Israelo far palestinaj armitoj en Gaza, alie Israelo ne povos sin regi plu.

Diversaj flankoj faris malsamajn reagojn pri la kunveno. Gvidanto de Hamas kritikis, ke la kunveno alportos al Palestino neniun ŝanĝiĝon. Hamas avertis, ke Israelo intencis trudi cedon al Mahmoud Abbas. Sed Yossi Beilin, prezidanto de la israela maldekstra partio Meretz, esprimis bonvenigon al la kunveno, kaj esperis, ke la kunveno metu fundamenton por traktado inter la du flankoj.

Oni opiniis, ke la kunveno favoras ambaŭ gvidantojn. Pro tio, ke la israela popolo estas malkontenta pro la ago, farita de la israela registaro dum la konflikto inter Libano kaj Israelo, Ehud Olmert alfrontas grandan premon, tial li deziras per traktado altigi subtenan procenton. Israelo konsentis liberigi palestinanojn kaj redoni parton de la imposta enspezo, tio plifortigos la palestinan mildan frakcion, gvidatan de Mahmoud Abbas.