Posttagmeze de la 4-a de januaro, unua amaso de membroj de "vizita grupo de ŝanhaja budaisma rondo al hindaj budaismaj vizitindejoj", organizita de ŝanhaja budaisma asocio, flugis al Nov-Delhio kaj komencis 10-tagan vojaĝon de "interfluo kun budaisma sanktejo.
Antaŭ pli ol mil jaroj, Xuanzang, ĉina budhisto el la dinastio Tang, vojaĝis al nunaj Afganio, Pakistano, Hindio kaj aliaj landoj en 19 jaroj kaj akiris budaismajn klasikaĵojn el budaisma sanktejo.
Juexing, estro de "vizita grupo de ŝanhaja budaisma rondo al hindaj budaismaj vizitindejoj" kaj abato de ŝanhaja templo Yufosi, diris, ke hodiaŭ la ĉina budaisma rondo denove komencis vojaĝon de "interfluo kun budaisma sanktejo", tio ĝuste celas imiti antikvan pioniron kaj pliigi interfluon kaj amikecon inter Ĉinio kaj Hindio kaj tiujn inter la du popoloj.
|