• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-09 14:55:31    
Somalia prezidento venis al Mogadiŝo (foto)

cri

En la 8-a de januaro, Abdullahi Yusuf, prezidento de la somalia transira registaro, unuafoje venis al la ĉefurbo Mogadiŝo, post kiam li enoficiĝis kiel prezidento en 2004. Tio signas, ke la transira registaro komencis regi la tutan landon.

Pro sekureca konsidero, la transira registaro ne anoncis la vojaĝon de Abdullahi Yusuf. Tagmeze de tiu ĉi tago, sub la gardo de gvardio kaj etiopaj trupoj, Abdullahi Yusuf kaj sekvantaro atingis iun hotelon en Mogadiŝo, kaj post ioma ripozo ili venis al Somalia Vilao, troviĝanta en la suda parto de tiu ĉi urbo. Antaŭe tiu ĉi vilao servis kiel prezidentejo. La lasta prezidento de Somalio estis faligita de sur la posteno antaŭ la interna milito en 1991, poste militaristo ekokupis la vilaon. 15 jarojn poste la vilao refoje akceptas prezidenton. En la vilao Abdullahi Yusuf kune kun la ĉefministro Mohammed Ali Ghedi intervidiĝis kun tribaj superuloj, kaj interkonsiliĝis kun ili rilate al fordono de kontraŭleĝaj armiloj kaj restarigo de sekureca ordo en la ĉefurbo. Pere de Abdirahman Dinari Said, proparolanto de la transira registaro, Abdullahi Yusuf alvokis, ke la somalia popolo forgesu la pasintecon kaj sin preparu por konstruo de la patrolando, kaj diversaj flankoj subtenu la transiran registaron.

Eksterafera ministro de la transira registaro diris, ke la alveno de prezidento Abdullahi Yusuf al la ĉefurbo Mogadiŝo signas, ke la transira registaro enlokiĝos en la ĉefurbo, kaj la stato sen neefika regado finiĝos en Mogadiŝo kaj la tuta lando.

Dum multaj jaroj milito kontinuis en tiu ĉi lando. Post kiam la regpotenco de Mohamed Siad Barre estis renversita en 1991, la lando iom post iom falis en la staton sen registaro kaj sangan konflikton inter diversaj triboj, kaj militaristoj okupis diversajn partojn de la lando. Pro kontinua klopodo de la internacia socio, januare de 2004 en Najrobio, reprezentantoj el diversaj partioj de tiu ĉi lando fine venis en akordon pri starigo de transiraj parlamento kaj registaro. Decembre de tiu ĉi jaro en Kenjo fondiĝis la somalia transira registaro. Junie de 2005, la transira registaro translokiĝis al Somalio. Sed militaristoj, okupantaj Mogadiŝon, rifuzis rezigni regpovon de la ĉefurbo. Pro sia malforteco kaj sekureca konsidero, la transira registaro lokis sian stabejon en Jowhar, norde de Mogadiŝo. Aprile de la lasta jaro la transira registaro translokiĝis al Baidoa, troviĝanta en la mezsuda parto de Somalio.

Junie de la lasta jaro, la armita sekto Unio de Islamaj Kortumoj venkis militaristojn kaj prenis la ĉefurbon Mogadiŝon, poste ĝi iom post iom okupis la mezan kaj sudan regionojn de Somalio. Decembre la transira registaro regis nur la regionon ĉirkaŭ Baidoa. La 20-an decembre la armita sekto okazigis atakon al Baidoa, tio provokis furiozan batalon. Pro forta subteno de Etiopio al la transira registaro, la situacio renversiĝis. La 28-an januare trupoj de la transira registaro fine prenis Mogadiŝon