• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-10 08:23:11    
Strato Jinli brila je lokaj moroj

cri
La strato Jinli situas en la la suda parto de la urbo Chengdu, longas je pli ol 350 metroj kaj estas strato kun antikveca stilo. Tra portalo kun du pendantaj ruĝaj lanternoj, turistoj povas eniri en la antikvecan straton, ambaŭflanke vidiĝas antikvecaj konstruoj, butikoj kaj te-trinkejoj altaj kiel du-tri-etaĝaj domoj, kaj ties nigre-grizaj brikoj kaj nigre-ruĝaj kolonoj elspiras la antikvan simplecon. La plejparto de butikoj vendas brikabrakojn. Malferminte la lignan sur-gravuritan pordon de iu ajn butiko, oni vidos porcelanaĵojn kaj diversspecajn metiartaĵojn, kiuj ĉiam sorĉas okulojn de vizitantoj. S-ro Yang Ming el la ĉina provinco Taiwan diris:

"Fakte mi sentas min tre agrable hodiaŭ, kiam mi vizitas la straton Jinli. Estas tiel multe da brikabrakoj kaj frandaĵoj, kaj Chengdu vere riĉas je bongustaj manĝaĵoj."

La strato impresas turistojn per la densa etoso de indiĝena kulturo. Sur la strato ĉie videblas lokaj metiartaĵoj tre plaĉaj al turistoj. Argilaj figuroj kaj paper-tondaĵoj vekas ilian interesiĝon, rememorigante al ili la gajan infanecon.

Brodaĵo de la provinco Sichuan nomata Shujin estas fame konata tra la lando, kaj sur la strato Jinli aĉeteblas tia brodaĵo.

En la meza sektoro de la strato Jinli troviĝas vasta spaco, kie ekzistas antikve stila teatro, kaj oni regule faras prezentadon de klasikaj programeroj de la loka opero Chuanju. Sed aparte plaĉa al turistoj estas ombroteatraĵo, kiu estas unu el la tradiciaj artaĵoj de Ĉinio, kaj havas historion de pli ol mil jaroj. Zorgeme tranĉite kaj ornamite de metiartistoj, malgrandaj ombro-figuroj povas vivece prezenti historiajn metamorfozojn. Al la ombroteatraĵa scenejo de la strato Jinli ĉiutage svarmas turistoj, inkluzive de multaj alilandaj turistoj, kiuj aparte interesiĝas pri ombroteatraĵo. Aŭstraliaj turistoj s-inoj Catherine Jones kaj Roy Jackson diris:

"Ni estas Catherine kaj Roy. Ni ambaŭ estas aŭstralianoj. Nur antaŭ dek minutoj ni alvenis ĉi tien, tamen ni vere ŝatas la etoson de tiu strato. La ruĝaj lanternoj ĉie pendantaj estas tre plaĉaj al ni, impresante nin per intimeco, kaj la ombroteatraĵo ege interesas nin."

S-ro Zhou Yinong sin okupas pri prezentado de ombroteatraĵoj, kaj sentas fierecon pro tio, ke la ombroteatraĵo estas bonvenigata de turistoj. Li diris:

"Mi amikiĝis kun multaj turistoj en- kaj ekster-landaj. En la pasinta monato, kiam reporteroj de itala televidstacio venis ĉi tien por fari specialan programeron, mi instruis al ili fari ombrofigurojn kaj ankaŭ prezentadon de ombroteatraĵoj. Reveninte al sia lando, ili konigos tion al siaj popolanoj, por ke italoj konu la ĉinan kulturon."