Post la haĝado al Mekko en pli ol 40 tagoj, ĉinaj moslemoj, kiuj sukcese faris la haĝajn lecionojn en la islama sanktejo Mekko, nun sinsekve revenas hejmen.
La 12-an de januaro, plensukcese plenuminte religiajn lecionojn en Mekko, 330 moslemoj de la Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono aviadile revenis al aerodromo Zhongchuan de Lanzhou, ĉefurbo de la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio.
Laŭ konigo, de la 6-a ĝis la 10-a de januaro, jam pli ol 990 moslemoj, kiuj faris haĝadon al Mekko, sekure revenis al sia hejmloko, sukcese plenuminte sian pilgrimadon.
|