• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-13 18:10:29    
En Hangzhou okazos 3-a Ĉina Internacia Festivalo de Karikaturaj Artaĵoj

cri
Laŭ raporto de la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao, de la 28-a de aprilo ĝis la 4-a de majo ĉijare, la 3-a Ĉina Internacia Festivalo de Karikaturaj Artaĵoj okazos en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio.

La festivalo konsistos el kvar kategorioj, nome ekspozicio, forumo, konkurso kaj aktivado. En la ekspozicia kategorio oni okazigos foiron de ĉina internacia karikatur-arta industrio; en la foruma kategorio okazos pinta forumo pri ĉina internacia karikatur-arta industrio, pinta konfrenco de organizaj komitatoj de ĉina kaj alilandaj festivaloj de karikaturaj festivaloj; en la konkursa kategorio okazos konkurso kun premio "Bela Simio" kaj ankaŭ konkurso de karikaturaj pentraĵoj de tutlandaj geknaboj kaj infanoj; en la aktivada kategorio estos la inaŭguro de la menciita festivalo ktp.