• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-15 16:58:25    
Iraka prezidento unuafoje vizitas Sirion (foto)

cri

La 14-an de januaro, iraka prezidento Jalal Talabani atingis Damaskon kaj komencis la oficialan viziton al la najbara lando Sirio. Tio estas la unuafoja vizito de iraka prezidento al Sirio de la lastaj 27 jaroj.

Tiutage Jalal Talabani interparolis kun siria prezidento Bashar al-Assad kaj aliaj altrangaj oficistoj de la siria registaro. Li diris, ke ambaŭ landoj decidis starigi bonajn interrilatojn kaj okazigi komercan kunlaboron en petrolo kaj aliaj kampoj por feliĉigi la du popolojn. Laŭ raporto, dum la vizito de Jalal Talabani, la du landoj subskribos interkonsentojn koncernajn al sekureco kaj komerco. En tiu ĉi tago, oficejo de la iraka prezidento publikigis deklaron, ke Jalal Talabani vizitas Sirion ĉefe por taksi kaj plifortigi la rilatojn inter Irako kaj Sirio, kaj tio konformas al interesoj de ambaŭ landoj.

Sed oni ĝenerale opiniis, ke la vizito de Jalal Talabani estas aparte pensiga pro tio, ke antaŭ nelonge usona prezidento Bush proklamis la novan politikon pri Irako, kaj la ŝtata sekretario Condoleezza Rice nun vizitas la Mezorienton.

Kiel konate, la nova politiko, proklamita de Bush en la 10-a de tiu ĉi monato, ne akceptis la proponon, elmetitan de esplorgrupo de la usona Kongreso pri la iraka problemo, serĉi helpon el Sirio kaj Irano en solvado de la iraka problemo, sed kritikas Sirion kaj Iranon, ke ili subtenas kontraŭusonajn armitajn fortojn en Irako, kaj silente permesas al eksterlandaj armitoj penetri en Irakon. Bush diris, ke la usonaj trupoj aplikos kontraŭrimedojn por radikale detranĉi la subtenon de Sirio kaj Irano al kontraŭusonaj armitoj en Irako, kaj frakasi la reton, per kiu oni liveras al ili armilojn kaj trejni armitajn personojn. Tio montras, ke Usono ankoraŭ subtenas al la iraka registaro praktiki la politikon antagonisman kontraŭ Sirio kaj Irano. Analizantoj opiniis, ke en tiu ĉi fono, iraka prezidento Jalal Talabani komencis la "glacio-rompan vojaĝon" al Sirio, celante montri la irakan starpunkton diferencan de Usono en la traktado de la rilatoj kun la gravaj najbaroj Sirio kaj Irano. Por Irako, plibonigo de la rilatoj kun Sirio kaj Irano favoras redukti perfortan konflikton kaj protekti la sekurecon kaj stabilecon. En la 14-a de tiu ĉi monato, la kurdo Mahmoud Othman, fama iraka parlamentano, kiu estas proksima al la prezidento Jalal Talabani, diris, ke pro malsamaj interesoj, Usono delonge malamike agas kontraŭ Sirio kaj Irano, tamen tio ne helpas plibonigon de la sekureca situacio en Irako.

Fakte, Jalal Talabani ĉi-foje celas per la vizito vaste diskuti kun Sirio kaj Irano pri landlima sekureco, por akurate apliki rimedojn kontraŭ la penetrado de alilandaj armitoj en Irakon tra Sirio, kaj radike detranĉi la kanalon, per kiu oni transportas armitajn personojn kaj armilojn de aliaj landoj al Irako. Pasis jam ĉirkaŭ 4 jaroj depost kiam Usono lanĉis la irakan militon, tamen en Irako la sekureca situacio kontinue malboniĝas, kaj perforta konflikto inter diversaj sektoj pliakriĝas. En la fino de la lasta jaro la iraka registaro ekzekutis la eksan prezidenton Sadam Hussein, tio ne nur vekis riproĉon de la najbaraj arabaj landoj pri la ekzekuto, sed ankaŭ pliakrigis perfortan konflikton en Irako. Ĝuste pro tio la vizito de Jalal Talabani celas ankaŭ manifesti, ke Irako senĉese klopodas plibonigi kaj plifortigi la duflankajn rilatojn kun najbaraj landoj, kaj deziras ricevi subtenon kaj helpon de pli multe da landoj por malhelpi la perfortan konflikton kaj plibonigi la sekurecan situacion en Irako. Sendube tio certe helpos al la iraka registaro protekti la sekurecon kaj stabilecon.