• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-17 10:12:32    
Riĉiga sperto de fraĉjo Bovo

cri
En la lastaj jaroj, en la hejmo de fraĉjo Bovo, la urbeto Shuangxi en la ĉina orienta urbo Hangzhou, laŭgrade viglis amuza turismo, tio liveris riĉigan novan vojon al fraĉjo Bovo kaj lokaj kamparanoj.

En la urbeto Shuangxi, ekzistas bambuaro kaj rivero, la aero estas freŝa kaj vidaĵo estas belaj. Fraĉjo Bovo ĝuste vivas en la bela urbeto, lia laboro estas veturigo de bovoĉaro por turistoj. Ĉiumatene, fraĉjo Bovo funkciigas aŭtomobilon por paŝti bovojn. La aŭtomobilo estas aĉetita per mono el veturigo de bovoĉaro, ĉiufoje menciante tion,, fraĉjo Bovo estas fiera pro sia tekniko de bredo de bovoj.

"Liu, liu, liu, liu estas krio por ke bovoj iru sur la dekstran flankon, mia bovo povas esti rapida kiel ĉevalo, malrapida kiel maljunulino. Ĝia felo estas tre glata. Ĉu la felo estas bona laŭ vi?"

La nomo de fraĉjo Bovo estas Zhang Ronggen, li estas normala kamparano. Ĉar li havas teknikon de bredo de bovoj, tial urbetanoj ŝatas titoli lin fraĉjo Bovo. Bovo, grava instrumento de ĉinoj por tekkulturo, sed en la lastaj jaroj, pro evoluado de ĉinaj ekonomio kaj scienc-tekniko, ĉinoj pli multe uzas mekanikan metodon por terkulturo kaj la maniero per bovo laŭgrade estis elkribrata. Ĝuste kiam fraĉjo Bovo malsereniĝis, li trovis, ke pli kaj pli da homoj vojaĝas en la urbeto kaj sentis, ke per turismo akiro de mono devas esti riĉiga vojo.

Poste, la urbeto vere fondis turisman korporacion kaj la korporacio respondecas pri aranĝo de turisma aktivado de turistoj en la urbeto. Pro aranĝo de la turisma korporacio, turistoj estas pli kaj pli multaj. Ŝanhaja turistino Zhou Wen laŭdis:

"Ĉirkaŭ Shuangxi, ne ekzistas alia granda konstruaĵo, estas naturaj vidaĵoj, ankaŭ ekzistas rivero, estas tre bone!"

La loko de la urbeto Shuangxi estas avantaĝa, ĝi proksimiĝas al la urboj Huangzhou kaj Ŝanhajo, kaj disvolvo de amuza turismo estas riĉe naturdotita. Kaj la urbeto Shuangxi havas miljaran historion kaj profundan kulturon. La supereco altiris turistojn. Sed ankaŭ troviĝas iuj urbetoj kiel Shuangxi. Do, kiel Shuangxi okupis superecon en konkurenco kaj altiris pli da turistoj?

Urbeto turisma korporacio kolektis laborantojn, ili kune planis freŝajn programojn. Tiam fraĉjo Bovo pensis pri postulo de ŝanhaja kliento.

"Ŝanhaja kliento diris al mi, ke li havas aŭtomobilon, veturis per aviadilo, sed ĝuste ne veturis per bovoĉaro, li volas sidi sur bovoĉaro."

Por kontentigi la postulon de klientoj, la turisma grupo luis bovon de fraĉjo Bovo, ankaŭ invitis lin aliĝi al la korporacio. Tiel, bovo denove trovis laboron, fraĉjo Bovo kaj kamparanoj, kiuj havas bovojn, trovis novan laboron. Per aŭto turistoj venis, poste ili veturis per bovoĉaro kaj ĝuis kamparan vidindaĵon en la urbeto Shuangxi.

1 2