En trajno al Tibeto
Qinghai—Tibeta Fervojo, kiu ekfunkciis en la 1-a de julio, 2006, jam montris ĉiuflankan influon al la ekonomio kaj socia evoluo de Tibeto.
En trajno al Tibeto
Ĝis la fino de 2006, tiu ĉi fervojo transportis 1,18 milionon da pasaĝeroj kaj 1,16 milionon da tunoj de varoj, tio forte akcelis la soci-ekonomian disvolvon en Qinghai kaj Tibeto. Funkciigo de tiu ĉi fervojo akcelis ankaŭ turisman disvolvon en Tibeto. Pasintajare de julio ĝis decembro Tibeto akceptis 1,86 milionon da en- kaj ekster-landaj vojaĝantoj, plimulte je ĉirkaŭ 50% kompare kun la sama periodo de 2005. Disvolviĝo de turismo prosperigis restoracian servon, telekomunikon, financon, trafikon kaj aliajn koncernajn industriojn.
|