• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-24 08:32:06    
Vojaĝo en provinco Sichuan

cri
La provinco Sichuan situas en la supra baseno de Yangzi-rivero, la plej longa rivero de Ĉinio. Oriente de la provinco sterniĝas la baseno Sichuan kun kava topografio, kaj okcidente staras altebenaĵo. Nuntempe en la provinco, la nombro de jam ekspluatitaj vizitindejoj proksimiĝas al cent. S-ro Zhang Gu, estro de la turisma administracio de la provinco Sichuan, diris, ke inter tiuj vizitindejoj, 5 pitoreskejoj havas la reprezentecon. Li diris: 

"Ni konstruis kvin famajn pitoreskejojn, inkluzive de la monto E'mei, turisma vizitindejo de la granda budho-statuo de Leshan, turisma vizitindejo de Granda Jiuzhai, konsistanta el Jiuzhaigou, Huanglong, vidindaĵo Aba kaj aliaj; Dujiangyan kaj la monto Qingcheng, Wolong-a Natura Parko de Granda Pando; kaj ankaŭ turisma vizitindejo de Sanxingdui pri kulturo de antikva Sichuan."

El la kvin vizitindejoj menciitaj de s-ro Zhang Gu, ĉiu havas sian apartan trajton, ekzemple la monto E'mei kaj la monto Leshan estas fame konataj pro la budaisma kulturo, kaj la monto Qingcheng distingiĝas pro siaj belaj naturaj pejzaĝoj, en Wolong vivas la monde fama animalo – la granda pando, kaj en Sanxingdui troviĝas antikvaj bronzaĵoj el majstreca teknologio. Tamen ĉiuokaze, pli multe da turistoj estas sorĉitaj de la buntkolora laga akvo de Jiuzhaigou.

La bildo de laga akvo en la pitoreskejo Jiuzhaigou varias laŭ sezonoj. En la printempo, kiam ĉiuj kreskaĵoj reviviĝas, glacio kaj neĝo en Jiuzhaigou ekdegelas, ĉiuj fluoj eligas susuran bruon, ĉio ĉi montras ĝian plej viglan aspekton; en la somero, Jiuzhaigou estas somerumejo plej ideala; en la aŭtuno, la laga akvo de Jiuzhaigou, reflektante la fajre ruĝan arbaron ĉirkaŭantan, similas al brila olepentraĵo. Sed por tibeta knabino Inamanhong, unu el la indiĝenaj loĝantoj de Jiuzhaigou, la vintra Jiuzhaigou ja estas vera "paradizo". Ŝi diris: 

"Fakte la vintro de Jiuzhaigou estas la pli bela. Tiam la akvo fariĝis koaguliĝintaĵo simile al skulptaĵo. Sur ĉiu akvofalo videblas dikaj glaciaj pendaĵoj. La pin-branĉo aŭ travertinaĵo envolvita en glacio aspektas kiel sukceno."

La allogeco de la provinco Sichuan ankaŭ kuŝas en ĝiaj riĉaj folkloroj kaj buntaj moroj de diversaj naciecoj. En Sichuan, krom han-a nacieco, loĝas ankaŭ 14 naciminoritatoj, kiaj yi-a, tibeta, tujia-a, miao-a, qiang-a, lisu-a kaj naxi-a. Ili plejparte loĝas en altebenaĵo de la okcidenta parto de la provinco Sichuan kaj montregiono de ĝia suda parto. Iliaj malsamaj vivmanieroj kaj variaj religiaj kredoj formis tre aprecindan kulturan pejzaĝon.