Ĝis januaro de la kuranta jaro, la ĉina programo pri helpado al edukado de privataj lernejoj jam kolektis 836 milionojn da juanoj, kaj per tiu mono helpos pli ol 75 mil malriĉajn lernantojn de tiaj lernejoj.
Pri tio nia raportisto informiĝis el kunveno de la ĉina Por-helpa Ekspluata Asocio.
S-ro Hu Fuguo, prezidanto de la asocio, diris, ke la menciita programo estis startigita en septembro de la pasinta jaro, laŭplane ĝi helpos 20 mil malriĉajn lernantojn en kvar jaroj, kaj por tio necesos 400 milionoj da juanoj. Tamen nur 4 monatojn post ek-starto de la programo, la sumo de kontribuita mono jam superis 800 milionojn da juanoj, tial oni povas grandmezure pliigi la nombron de helpataj lernantoj.
|