Vespere de la 28-a de januaro, en la ĉina nordorienta urbo Changchun inaŭguriĝos la 6-a Azia Vintra Sportkunveno. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis kaj proklamis inaŭguriĝon de ĉifoja azia vintra sportkunveno.
En ĉifoja sportkunveno partoprenas pli ol 3 mil sportistoj kaj reprezentantoj de 45 landoj kaj regionoj, kaj tiu nombro rekordis en la historio de la azia vintra sportkunveno. La sportkunveno estas grava scenejo por akceli sportan interfluon de diversaj landoj kaj regionoj de Azio kaj pliigi ilian interkomprenon kaj amikecon. Ĉinio ekspedis sportan delegacion el pli ol 260 homoj.
|