• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-12 15:52:18    
Ĉina vicministro pri agrikulturo neis onidiron pri apero de vario de bird-gripa viruso en Ĉinio

cri
La 12-an de februaro, intervjuate de raportistoj, ĉina vicministro pri agrikulturo Yin Chengjie neis onidiron pri tio, ke en Ĉinio aperis vario de bird-gripa viruso.

Yin Chengjie diris, ke lastatempe Monda Organizo pri Sano, Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj ekspedis specialistan grupon al Ĉinio por inspekti preventadon de birda gripo kaj okazigis gazetaran konferencon. Specialistoj opinias, ke la tiel nomata "Fujian-eska viruso" kaj korelativa konkludo ne havas sciencan bazon, kaj tia viruso ne estas nova virusa vario, kaj ne ekzistas atesto por pruvi, ke tia viruso kaŭzos grandskalan cirkuladon de homa gripo en la tuta mondo.