La 15-an de februaro, la oficejo de gvida grupo pri helpo al malriĉuloj kaj esploro sub ĉina Ŝtata Konsilantaro informis, ke post praktikado de la "Pluvrosa Plano" pri trejnado al malriĉaj kamparanoj, la nombro de trejnitoj atingis unu milionon kaj 650 milojn, inter kiuj unu miliono kaj 270 miloj realigis transiĝan enlaborigon.
La "Pluvrosa Plano" celas altigi kvaliton, kreskigi enlaborigan kaj krean kapablon de malriĉaj kamparanoj kaj multigi ilian enspezon per profesia eduko kaj trejnado de agrikultura aplika tekniko al malriĉaj kamparanoj. La plano oficiale praktikiĝas ekde la pasinta jaro, ĝis la jaro 2010, la plano akcelos pli ol 5 milionojn da trejnitaj malriĉaj kamparanoj realigi transiĝan enlaborigon.
|