Lastatempe oficisto de ĉina Ministerio pri Komerco esprimis, ke en la pasintaj 5 jaroj, la scienctekniko multe akcelis disvolviĝon de ĉina ekstera komerco.
La oficisto esprimis, ke en la pasintaj 5 jaroj, eksportado de ĉinaj alt- kaj novateknikaj produktoj jare kreskis 43%; en 2006, la eksporta valoro de tiaj produktoj atingis 281 miliardojn kaj 500 milionojn da usonaj dolaroj. La konkurenckapablo de ĉinaj eksportataj produktoj evidente altiĝas.
Cetere, eksportado de alt- kaj novateknikaj produktoj samtempe antaŭenpuŝis pliboniĝon de ĉina enlanda industria strukturo. La skalo de alt- kaj novateknika industrio, reprezentata de elektronika kaj telekomunika teknikoj, rapide grandiĝas kaj ankaŭ formiĝis ekstera industria bazloko en delto de Yangzi-Rivero.
|